Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Novaĵoj / Nieuws => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 20 novembro 2012, 17:11:59 ptm

Titolo: Tutmonda Esperanto-Adresaro
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 20 novembro 2012, 17:11:59 ptm
Antaŭ kelkaj semajnoj estis lanĉita nova adresaro por Esperanto-parolantoj ĉe la retpaĝo www.adresaro.org. Temas pri la Tutmonda Esperanto-Adresaro. ĝin kreis la fondaĵo Esperanto Internacia, kiu laboras ĉefe por Esperanto-informado kaj -instruado.

Necesas (iom temporaba) antaŭa registrado. Estas du registrad-niveloj. La baza estas senpaga; pagante 25 eŭrojn oni ricevas pli da serĉ-eblecoj.

Intervjuo kun Martin Schäffer, kiu estis la ĉefa iniciatinto de la projekto, aperis en la decembra kajero de “La Ondo de Esperanto” kaj en la novaŭretejo “La Balta Ondo” http://sezonoj.ru/2012/11/218adresaro/ (http://sezonoj.ru/2012/11/218adresaro/)