Esperanto-forum

Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) => Esperanto-literaturo kaj -muziko => Fadeno komencita de: PaulP je 23 aprilo 2020, 13:17:38 ptm

Titolo: Monda tago de la libro
Afiŝo de: PaulP je 23 aprilo 2020, 13:17:38 ptm
Hodiaŭ, la 23a de aprilo, estas la Monda Tago de la Libro. Ĝi ne nur estas la naskiĝdatreveno de Shakespeare (1564; FEL stokas kvin titolojn (https://retbutiko.be/trovu/Shakespeare&haveblo=stoko)) kaj la mortotago de Cervantes (1616), sed ankaŭ la naskiĝtago de Abel Montagut, esperantlingva aŭtoro kaj tradukisto (pri kiu la Retbutiko de FEL stokas kvar titolojn (https://retbutiko.be/trovu/Montagut&haveblo=stoko)).

Jen taŭga okazo por legi aŭ mendi!


P.S. Dum la pandemia periodo la Retbutiko normale funkcias. Povas tamen ekesti prokrastoj depende de via loĝlando. Tiam vi ricevos la jenan averton: „Tuj kiam la poŝto inter Belgio kaj via lando denove funkcios, ni ekspedos la varojn al vi”. Ciferecaj verkoj (bitlibroj) estos normale ekspeditaj ene de 24 horoj.