Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Klaas Dijkstra je 07 aprilo 2019, 16:16:17 ptm

Titolo: Eddy Van den Bosch pri 'Bicikloj kaj arto'
Afiŝo de: Klaas Dijkstra je 07 aprilo 2019, 16:16:17 ptm
Biciklo estas transportilo sed ne nur. Ekzistas multe da aspektoj pri tiu genia invento. Ankaŭ en la vasta kampo de arto aperas bicikloj pli kaj pli. La rakonto pri tiu aspekto, prilumita per fotoj el diversaj landoj ankaŭ taŭgos por la BEMI-semajno  (Biciklista Esperanto Movado Internacia) kiu baldaŭ okazos por la unua fojo en Herzberg, la Esperanto-urbo, kie Eddy partoprenos.


===================
Programo de la 20h ĝis la 22h.
Pordoj malfermitaj ekde 19h30