Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Lokaj grupoj / Lokale groepen => Antverpeno => Fadeno komencita de: PaulP je 20 marto 2011, 12:46:48 ptm

Titolo: ĉu la ĉielo falos sur niajn kapojn?
Afiŝo de: PaulP je 20 marto 2011, 12:46:48 ptm
 'zn' Bernard-Regis Larue esploros kun ni la mondon de la meteoritoj. Unue historie: jam de longe la homoj trovas kaj uzas meteoritojn. Sed ĝis en la 19a jarcento, ili ne komprenis de kie venis tiuj ŝtonoj. Ni vidos la diversajn tipojn de meteoritoj, kaj kiel specialistoj rekonas ilin. Ni ankaŭ ekscios de kie ili venas, kaj kiel ni scias nun pri iliaj originoj. Sed tiuj ŝtonoj rakontas multon al ni pri niaj originoj. Mirindaj kaj belaj rakontoj!

Loko: Frankrijklei 140
Horo: 20 h.