+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Premio Germain Pirlot

Aŭtoro Fadeno: Premio Germain Pirlot  (Legita 4726 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Premio Germain Pirlot
« je: 04 aŭgusto 2018, 07:24:58 atm »

Ekde 2016, post interrompo de 15 jaroj, AIS denove okazigas la konkurson Premio Pirlot, por la plej bonaj sciencaj verkoj. Hodiaŭ, fine de la UK en Lisbono, dum la Scienca Forumo, estis anoncitaj la gajnintoj por 2018..
Temas efektive ne nur pri la jaro 2018, sed pri la lastaj kvin jaroj.

La juĝkomisiono (konsistanta el prof-oj Foessmeier, Maizen kaj Minnaja), ricevis 38 proponojn, de 19 aŭtoroj. Jen la rezultoj:
 
  • Branĉo libroj:
    • (1) Amri Wandel, la kosmo kaj ni, 3-a eldono (FEL 2017)
    • (2) Amri Wandel (red.), Internacia Kongresa Universitato, 70a sesio (UEA 2017)
    • (3) Lode van de Velde, Manĝeblaj sovaĝaj plantoj
    Branĉo  artikoloj: duobla egaleco:
    • (1) Disheng Wang: Simpla Eksplikado pri la kuracado de Multobla Sklerozo (MS) el la vidpunkto de Tradicia Ĉina Medicino (TĈM) (2014)
    • (1) Javier Alcalde: La pacisma aliro (2018)
    • (3) Amri Wandel: Nova horizonto trans Plutono (Ondo de E-o 2018)
    • (3) Christoph Klawe: Pri medicina terminologio en Esperantujo : Recenzo de la Oklingva Medicina Enciklopedia Vortaro (OMEV) de Jozo Marević (2016)
    Branĉo kursoj: egaleco:[/size]
    • (1) Amri Wandel: Enkonduko al astronomio (Reta, Univ. de E-o)
    • (1) Christer Kiselman: Digita geometrio, matematika morfologio kaj diskreta optimumado (SUS34, Varsovio 2017)
  • Branĉo prelegoj:
    • (1) Amri Wandel:  Nigraj Truoj (Kataluna Kongreso 2017)
    • (2) Francois Lo Jacomo: Primnombroj (IKU 2017)
    • (3) Xavier Alcalde: Solidareca agado pri migrantoj kaj rifuĝantoj en Eŭropa Unio (IKU-AIS 2017)
La diplomoj estos disdonotaj dum la inauguro de la 35-a SUS en Sanmarino, dum la Itala Kongreso, 19.8.2018.
(lau Listo 'Scienca kaj faka agado', AW)