Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 13 februaro 2022, 07:36:03 atm

Titolo: 13.2.2022: 13.00 Prelego pri Spinoza kaj Zamenhof
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 13 februaro 2022, 07:36:03 atm

BARUCH DE SPINOZA (1632 - 1677) estas konata filozofo. Liaj ideoj pri religia libereco, homaj rajtoj kaj toleremo estis konsiderataj radikalaj kaj minaco por la religia kaj politika ordoj. Oni povas konsideri lin filozofo de la Kleriĝo.

ZAMENHOF (1859-1917) estis ankaŭ juddevena kaj famiĝis pro la internacia lingvo Esperanto, kiun li iniciatis. Zamenhof ankaŭ havis klarajn ideojn pri kiel homoj  rilatu unu kun la aliaj. Tiuj ideoj estas konataj sub la nomo “homaranismo”, kiu emfazas la egalrajtecon de ĉiuj homoj kaj religioj kaj strebas al neŭtrale homa etiko.

Je Feb 13, 2022 01:00 PM amsterdama horo

Zoom: https://us02web.zoom.us/j/4882085646?pwd=a2FpMFRhcXBrNXdCeFd4WWNSQi9FUT09

Meeting ID: 488 208 5646

Passcode: 1994b