Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 10 oktobro 2022, 09:23:44 atm

Titolo: La Verda Stelo: dimanĉo, 16 oktobro!
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 10 oktobro 2022, 09:23:44 atm

Sekvan dimanĉon, la 16an de oktobro, La Verda Stelo planas sian unuan dimanĉan programon: inter la 14a kaj 17a horoj ni malfermas la pordojn de Lange Beeldekensstraat 169 en Antverpeno. Ne estos Zoom, nur surloke.


Eddy Vanden Bosch parolos pri la malaktivigo de nuklea centralo Doel 3, kaj montros filmon pri ĝi.

Krome la libroservo kaj bufedo funkcios, kaj ..... ni servos patkukojn (libervola donaco).


Kaj plej grave verŝajne: multe da tempo estos por babili.

Amike,

Klaas
Titolo: Re: La Verda Stelo: dimanĉo, 16 oktobro!
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 20 oktobro 2022, 19:49:48 ptm

Lastdimanĉa kunveno estis sukceso: 18 personoj ĝuis prelegon (de Eddy Van den Bosch) kaj diskuton, bufedon, patkukojn kaj agrablan babiladon.
Ni povas diri ke ekde decembro ni daŭrigas la Dumtagajn Dimanĉojn unufoje monate, tiel ke pli da homoj povas veni.

(https://drive.google.com/file/d/1RnhK0RKwxzbau9Ug4SguOaDiuea0loKN/view?usp=sharing)(https://drive.google.com/file/d/1RnhK0RKwxzbau9Ug4SguOaDiuea0loKN/view?usp=sharing)