Publikaj rilatoj / Contacten > Diversaj / Diversen
Aldonaj informoj pri fotoj petataj
(1/1)
Roland Rotsaert:
De Grégoire Maertens mi ricevis kelkdekajn fotojn, ĉefe pri universalaj kongresoj en la 1980aj jaroj. Mi provizore aperigis ilin je https://www.flickr.com/photos/22366608@N00/albums/72157707133623485 . Informoj pri la menciitaj personoj bonvenas. Krom Grégoire, mi rekonas tre malmultajn personojn.
PaulP:
--- Citaĵo de: Roland Rotsaert je 04 marto 2019, 21:16:40 ptm ---Informoj pri la menciitaj personoj bonvenas.
--- Fini citaĵon ---
Nu, mi konas multajn, sed tiujn verŝajne ankaŭ vi konas. Ĉu vi povus precizigi, kiujn vi ne konas?
Roland Rotsaert:
Fakte mi konas malmultajn. Intertempe venis aldonaj informoj, jam aldonitaj al la priskriboj. Pri la aranĝo en Tampere mi sendis peton al lokuloj.
Roland Rotsaert:
Aldoniĝis kvin pliaj fotoj je https://www.flickr.com/photos/22366608@N00/albums/72157707133623485 kaj pli bona versio de la panorama foto de la pariza UK (de kiu, cetere, du duoblaĵoj haveblas).
Navigado
[0] Fadenlisto
Plena versio