Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: ivo je 27 marto 2018, 21:31:55 ptm

Titolo: Ite Tytgat: Faĝterapio, ĉu ebla solvo?
Afiŝo de: ivo je 27 marto 2018, 21:31:55 ptm
La 18an Ite Tytgat prelegos pri “Faĝterapio, ĉu ebla solvo por malaltigi la uzon de antibiotikoj?” Kiu ne jam konas la vorton “faĝo” foje konsultu sian vortaron aŭ Vikipedion. Sed ne timu pri prelego nur por fakuloj: Ite regule prelegas por laikoj kaj povas agrable kaj digesteble klarigi sciencajn faktojn kaj fenomenojn.