Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Alvokoj / Oproepen => Fadeno komencita de: slavneui je 21 decembro 2014, 11:52:29 atm

Titolo: Nederlandlingva versio de lernu.net daŭre malkompleta!
Afiŝo de: slavneui je 21 decembro 2014, 11:52:29 atm
Saluton,
Post tiom da jaroj da ekzistado la Lernu-retejo, unu el la plej gravaj interretaj kursoj, daŭre ne estas komplete tradukita al la nederlanda.
Se veras ke Interreto nuntempe estas la ĉefa kanalo por varbi kaj instrui, tio estas tre bedaŭrinda afero.
Restas ankoraŭ 17 procento de la retejo tradukenda. Kiu volas helpi min?
Mi serĉas kunlaborantojn. Bonvolu anonci vin ĉe mi por ke ni povu kunordigi la laboron. 
Pietpiet.glorieuxàgmail.com