+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  10-jariĝo de Eo-muzeo en Svitavy (CZ), 14-16 sept. 2018

Ligitaj eventoj

  • Svitavy (CZ): dekjariĝo de E-muzeo: 14 septembro 2018 - 16 septembro 2018

Aŭtoro Fadeno: 10-jariĝo de Eo-muzeo en Svitavy (CZ), 14-16 sept. 2018  (Legita 2939 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
10-jariĝo de Eo-muzeo en Svitavy (CZ), 14-16 sept. 2018
« je: 19 aŭgusto 2018, 07:57:21 atm »
De la 14a ĝis la 16a de septembro okazos en Svitavy solenaĵo okaze de la 10a datreveno de la fondo de la tiea Esperanto-muzeo. Estas ja bona okazo por  ĉiuj, kiuj ĝis nun ne vizitis tiun unikan muzeon aŭ eĉ la tre interesan urbon Svitavy (Zwittau, i. a. naskiĝurbo de la savinto de multaj judoj Oskar Schindler, kies vivon prezentas daŭra ekspozicio en la Urba muzeo).
Pli da informoj vi trovos ĉi tie.
Grave: La prezoj estas indikitaj en CZK. Momente 1 EUR egalas al (preskaŭ precize) 25 CZK. La formularo estas ĉeĥa, do komprenu, ke Pokraĉovat signifas Daŭrigu kaj Zpět signifas Reen. Se ekaperos io ruĝa kadro kun Jedná se o povinný údaj, tio signifas, ke vi ne plenigis iun devigan informon. Ĉio cetera estas en Esperanto.
 

Ĉiuj esperantistoj estas kore invitataj.
(chrdle(a)kava-pech.cz)

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: 10-jariĝo de Eo-muzeo en Svitavy (CZ), 14-16 sept. 2018
« Respondo #1 je: 29 aŭgusto 2018, 09:45:40 atm »
Nia agado okazas volontule kaj kun minimuma budĝeto kaj plua  ekzisto de la muzeo dependas ankaŭ de la ebleco de senpaga luo de la ejo flanke de la urbo. Unu el gravaj motivigaj faktoroj por plua kunlaboro estas montro de abundaj internaciaj kontaktoj, dank al kiuj estas ankaŭ diskonigata la urbo kaj la regiono en la mondo. 10jariĝo de la muzeo estas por tio bona okazo.
Tial ni volus peti vin pri event.  mallonga salutletero sendita retpoŝte (sed laŭeble kiel apartan formalaspektan dokumenton kun viaj nomo kaj adreso). Ĉiuj venintaj leteroj estos printitaj kaj disponeblaj en la muzeo en aparta dosierujo. La sendintojn ni danke mencios en la oficiala parto de la solena programo kaj elektitajn leterojn (pro tempolimigo) ni ankaŭ legos. La informojn ni disponigos ankaŭ al la regionaj amaskomunikiloj, por kiuj praktike montrita amplekso de la internaciaj kontaktoj dank al Esperanto povus esti interesa. Ni anticipe dankas por via komplezemo, kiun ni iuokaze volonteme reciprokos. Se vi decidos reagi, bv. skribi al la retadreso muzeo@esperanto.cz kaj samtempe al cea@esperanto.cz (kiun ricevos ankaŭ nia nuna prezidantino Libuše Hýblová).