+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Bruselo la 21an de Novembro: Prelego de Aleksandr MELNIKOV pri «Mi serĉis novo

Ligitaj eventoj

  • Bruselo: Aleksandr MELNIKOV pri «Mi serĉis novon kaj divers: 21 novembro 2018

Aŭtoro Fadeno: Bruselo la 21an de Novembro: Prelego de Aleksandr MELNIKOV pri «Mi serĉis novo  (Legita 2677 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Nikolao

  • Progresinto
  • **
  • Afiŝoj: 52
  • Sekso: Vira
    • Esperantista Brusela Grupo
Merkredon la 21an de Novembro 2018 je la 18:30Prelego de Aleksandr MELNIKOV   pri « Mi serĉis novon kaj diverson… »

Aleksandr MELNIKOV malkovrigos al ni pri siaj (fi)aventuroj en la mondo dum E-vojaĝoj.

Dum mia 53-jara esperantumado mi vizitis pli ol duonan centon da landoj de ĉiuj kontinentoj, plejparte dank' al kaj pro Esperanto. Abundis spertoj pri E-aranĝoj kaj surprizoj de interkulturaj diferencoj. Okazis pluraj fi- kaj bonaventuroj. Pri ĉio ĉi - la onta rakonto.

Mi intencas kunpreni 4 librojn:

1. Gvidlibro tra Esperantio... (A Melnikov, 2015) - vendoprezo ĉe UEA 39 eŭr. + afranko + imposto; la mia - 30.

2. Tutmondiĝado - lingvoj de malgranda disvasteco - interlingvistiko: situacioj kaj problemoj. Vol. 2 (tute en Eo). Laŭ materialoj de Ĉuvaŝa interlingvistika konferenco. 2006. 116 p. Prezo - 6 eŭr. (UEA vendas nur kun vol. 1, tute ruslingva. Ambaŭ kune kostas 21 eŭr. + afranko + imposto.)

3. Vojaĝo en Esperanto-lando (B. Kolker, 1992, 1-a eld.). UEA vendas kontraŭ 6,90; mi - 5.

4. Pri E-aj vortoj - kun humuro kaj serioze. (A. Melnikov, 2018). 212 p., ilus. Supozata prezo ĉe UEA 18; ĉe mi - 13.

Ĉe la 2a etago, salono Casablanca 2, De Pianofabriek, Fortstraat 35, 1060 St-Gillis
Nikolao
« Lasta redakto: 17 novembro 2018, 09:38:48 atm de PaulP »