+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Nepalo: 13-a Internacia Himalaja Renkontiĝo 2019

Ligitaj eventoj

  • Nepalo: Himalaja Renkontiĝo: 26 februaro 2019 - 07 marto 2019

Aŭtoro Fadeno: Nepalo: 13-a Internacia Himalaja Renkontiĝo 2019  (Legita 2593 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Nepalo: 13-a Internacia Himalaja Renkontiĝo 2019
« je: 21 decembro 2018, 13:20:16 ptm »
Ekde la 26a de februaro okazos la 13a Himalaja Renkontiĝo. Jam aliĝis 14 japanoj kaj 3 germanoj, sed Nepala Esperanto-Asocio volas pli da partoprenantoj el pli da landoj, por ke ĝi estu vere internacia.


La ĉefa parto de la Himalaja Renkontiĝo 2019 estos vojaĝo al alia granda valo de Nepalo, nome Pokhara situanta okcidente 200 kilometrojn for de Katmanduo. Survoje ni haltos por vidi vidindaĵojn laŭ la riveroj Trisuli kaj Marsjagdi. De Pokhara ni povas ĝui fabelan panoramon de la montoj de Annapurna, Dhaŭlagiri kaj Manaslu (8000 metroj altaj) en la Himalaja Montaro. La pinto de Maĉapuĉre (la fiŝvosto) majeste dominas la scenon.

Laŭtaga skizo de Panchhase-Piedvojaĝo:

la 26an de februaro: Alveno, enhoteliĝo kaj bonvenigo
la 27an de februaro: Vidindaĵoj en Katmanduo
la 28an de februaro: Vidindaĵoj en Katmanduo
la 1an de marto: 6-hora veturado de Katmanduo al Pokhara (820m)
la 2an : 4-hora marŝado de Pokhara al Pumdi (1520m)
la 3an : 5-hora marŝado de Pumdi al Panchhase Vanjang (2500m)
la 4an: 6-hora marŝado de Panchhase al Bhadaure (1670m)
la 5an: 6-hora marŝado de Bhadaure al Naudada (1515m)
la 6an: 6-hora marŝado de Naudada al Pokhara
la 7an: Reveno de Pokhara al Katmanduo
la 8an: Libera tago kaj Adiaŭa Vespero
la 9an de marto: Foriro

Se vi havas intereson pri la Renkontiĝo, kontaktu:

Nepala Esperanto-Asocio, G.P.O Box: 10518 Kathmandu, Nepal.
Telefono:00977-9841273761  Retadreso: nespa.1990@gmail.com
Retejo : www.esperanto.org.np