Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Novaĵoj / Nieuws => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 14 julio 2011, 18:48:00 ptm

Titolo: Belgaj esperantorevuoj bitigotaj (ciferecigotaj)
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 14 julio 2011, 18:48:00 ptm
La Esperanto-fondaĵo Cesar Vanbiervliet en Kortrijk komencis bitigi la revuon 'Flandra Esperantisto', kiu aperis de 1931 ĝis 1961. Estas la intenco bitigi ĉiujn gravajn belgajn E-revuojn. Tiel persono kiu estonte komencos verki historion de la belga movado (aŭ parton de ĝi) pli facile trovos informojn.

Pro la pezaj dosieroj la revuoj ne estas rekte legeblaj interrete. Ili estas je www.mydrive.ch kaj estas elŝuteblaj per uzantonomo (guest@rotsaert8000) kaj pasvorto (lemaire).

Eble tio stimulos lokajn grupojn (aŭ personojn loĝantajn en loko kie iam estis grupo) kolekti malnovajn revuojn kaj prepari ilin por bitigo. ĝis nun en Esperantujo ĝenerala proceduro por tion fari mankas kaj maloftas informinterŝanĝo. La fondaĵo Vanbiervliet uzas Scansoft Omnipage por transformi skanitajn dokumentojn en traserĉeblajn pdf-dosierojn.
Titolo: Re: Belgaj esperantorevuoj bitigotaj (ciferecigotaj)
Afiŝo de: Albert1 je 14 julio 2011, 19:45:29 ptm
---8<---
Ili estas je www.mydrive.ch (http://www.mydrive.ch/) kaj estas elŝuteblaj per uzantonomo (guest@rotsaert8000) kaj pasvorto (lemaire).
---8<---

Por kiuj interesiĝas, antaŭ nelonge mi verkis Nederlandlingvan manlibron por myDrive.
Vi povas trovi ĝin se vi alklakas 'Help' sube en la bordo.
(vidu aldonaĵon)
Titolo: Re: Belgaj esperantorevuoj bitigotaj (ciferecigotaj)
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 15 julio 2011, 07:44:25 atm
Mi ne sukcesis rekte malfermi la bildon, nur per kromvojo (savi sur komputilo kaj poste malfermi per Paint). Eble ne ĉiuj programoj rekonas png-dosieron?
Mi tamen sukcesis trovi la manlibron, dankon. Verŝajne estos legota post la UK.

Roland
Titolo: Re: Belgaj esperantorevuoj bitigotaj (ciferecigotaj)
Afiŝo de: Albert1 je 15 julio 2011, 12:06:02 ptm
---8<---
Eble ne ĉiuj programoj rekonas png-dosieron?
---8<---
Roland

'png' = Portable Network Graphics
 
Por rigardi bildojn en 'Windows 98, ME, XP, Vista en Windows 7' mi povas rekomendi la senpagan 'FastStone Image Viewer':
http://www.faststone.org/index.htm (http://www.faststone.org/index.htm)
 
La uzanto povas elekti diversajn lingvojn, ia la Nederlandan.
 
Se vi bezonas konvertilon por fotojn vi povas uzi la (ankaŭ senpagan) 'FastStone Photo Resizer',
atingebla per la sama adreso.