+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Diversaj / Diversen (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Helpo serĉata por priskribi fotojn de Yolande Hubrecht

Aŭtoro Fadeno: Helpo serĉata por priskribi fotojn de Yolande Hubrecht  (Legita 4381 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Helpo serĉata por priskribi fotojn de Yolande Hubrecht
« je: 14 novembro 2018, 09:16:16 atm »
Dum la pasintaj monatoj la urba arĥivo de Brugge ricevis plurajn seriojn da fotoj rilataj al Esperanto. Unu serio estas donacita de la familio de Yolande Hubrecht (°1905), kiu inter la mondmilitoj partoprenis multajn belgajn kongresojn kaj ankaŭ la UK en Kolonjo en 1933.

Skanaĵoj de la fotoj estas provizore je https://www.flickr.com/photos/22366608@N00/albums/72157702069370121 . Ili havas dosieronomojn komencantaj per HU kaj cifero (01 ĝis 15) plus mallongan priskribon (la dosieronomo aperas ŝovante muson super iu foto).

La informojn por la priskriboj mi devos mem serĉi loke, sed por la antverpenaj kongresoj de 1932 kaj 1937 kaj la nekonata kongreso (HU15) forumanoj verŝajne povas helpi. Kie la fotoj estas faritaj? Ĉu vi rekonas iun?

**

En la Vikipedio-paĝo pri la belga movado mi klopodis kompletigi la listojn de belgaj (kaj flandraj, beneluksaj, markolaj...) kongresoj. De preskaŭ ĉiuj mi havas fotojn, sed la vikimediaj reguloj por aperigi fotojn estas komplikaj. Ĉu estas spertulo kiu scias ĉu kaj kiel ili aldoneblas al la paĝoj?

Roland Rotsaert mailto:roland.rotsaert@gmail.com





Elsalutinta yvesn

  • Forumadministranto
  • Progresinto
  • *****
  • Afiŝoj: 84
  • Sekso: Vira
Re: Helpo serĉata por priskribi fotojn de Yolande Hubrecht
« Respondo #1 je: 30 novembro 2018, 12:47:34 ptm »
Saluton Roland


Eble indus por tiaj fotoj krei apartan ŝablonon, samkiel oni faris por fotoj de UEA: {{PD-UEA}}
Ekzemple {{PD-Bruĝo}}


Tiam ja devas esti klare ke la urba arĥivo de Bruĝo efektive havis/as la kopirajton je la bildoj kaj pretas ilin disponigi kiel publikan havaĵon.


Vidu https://commons.wikimedia.org/wiki/File:1923-uea-administra-%C4%89ambro.jpg



"Tiu ĉi verko devenas de la arkivo de la Universala Esperanto-Asocio aŭ de la Biblioteko Hector Hodler kaj ĝi estas publika havaĵo. UEA, la kopirajto-posedanto, konsentas pere de sia ĝenerala direktoro Osmo Buller, ke tiu ĉi materialo rajtas esti uzata por iu ajn celo."



Se vi konsentas, ĉu vi povas havigi al mi konvenan tekston (kun konkreta nomo de tiu kiu donis la konsenton) por ke mi provu krei tian ŝablonon?


Amike


Yves

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Helpo serĉata por priskribi fotojn de Yolande Hubrecht
« Respondo #2 je: 30 novembro 2018, 13:42:08 ptm »
Ĝis nun ankoraŭ ne komenciĝis la priskribo. Se la arĥivo aperigos fotojn, estos unue sur la propra bildbanko (https://erfgoedbrugge.be/).

Roland