+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Esperantlingva diskutejo (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Diskuto pri la Krizo

Aŭtoro Fadeno: Diskuto pri la Krizo  (Legita 17855 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta petrodesmet

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 23
Diskuto pri la Krizo
« je: 28 septembro 2009, 11:12:30 atm »
Mi, petro, ŝatus lanĉi diskuton, ĉentilan diskuton, do neofendan al neniu, kun homoj, kiuj ne nepre posedas la absolutan pravon, pri nia estonteco. Mi preparis por iu kunveno tekston resuman, kiun mi nun ĝi sube ripetos. Mi tre ŝatus diskuti pri unu temo post alia, kaj koni viajn ideojn, legi viajn solvojn,.... ĉu vere ni estas en krizo? Mi ne certas pri tio, sed mi forte havas impreson ke jes... Kaj... mi vere posedas la absolutan pravon pri la solvo el iu ajn krizo: ni centobligu (aŭ milobligu) nian membronombron kaj aŭtomate ĉiuj krizoj malaperos! Tiam ni havos la kapablajn homojn, ni havos la necesan monon, kaj la energion kan entuziasmon!
Mi nun klopodos enigi la preparitan teksteton:

Cerbopremado de 20.06.2009.

Estinto
- artikolo de Ivo (lia persona neneglektenda opinio)
- aliaj opinioj
- La "Malnova Ordo"
   - grupoj, grupa vivo
   - evoluo: nombro da grupoj, nombro da membroj
   - kursoj de grupoj (ĉu sufiĉe sukcesaj?)
   - informservo (mortintaŭ iama paro? sed havas impreson ke...)
- Signifo de eldonado de libroj

Estanto
- Filozofie ne ekzistas, sed...
- La Centro: estinto, estonto? Kiel vivtenis sin? vivtenos?
- La Domo: same! Signifo por Flandra/Belga E-o-movado?

Estonto
- La "Nova Ordo"
   - alekstereco (mi ne tro kredas efikon; plie: ĉiam estis... kaj ne-estis)
   - Reto!
   - Lernu! (ĉu ni estas sufiĉe informitaj? estinto/estonto - ĉu gvido al Movado?)   

De Estinto al Estonto
- Se iu formo velkis aŭ ŝrimpas ne nepre signifas ke ĝi malsukcesis. Eble ĝi transformiĝis, eble ĝi anstataŭiĝis de "nova" formo! Adapto al Tempo, Situacio ktp...
- La Centro serioze kaj profesiete laboras/funkcias: averaŭa esperantisto ne sufiĉe bone konscias pri tio.
- Nia pli ol centjara daŭra ekzisto (kun persekutoj!) ne estas sensignifa!

Elsalutinta Lodchjo

  • Forumadministranto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 145
  • Esperanto - Taal zonder grenzen.
Re: Diskuto pri la Krizo
« Respondo #1 je: 28 septembro 2009, 20:59:50 ptm »
Kara, mi komprenas viajn (kaj alies) zorgojn. Mi mem estas sufiĉe optimisma (esperantisto). Mi forte kredas ke organizante kongresojn en Flandrio, ni plivigligas la movadon, kiu tro longe restis dormetanta (kompreneble ne ĝie - okazis laŭdindaj aferoj, kiel lingva festivalo k.c.): ruliĝantan ŝtonon ne kovras musko.
Laŭ mi tio estas unua paŝo en la bonan direkton. Mi kredas ke Flandraj esperantistoj havas la plej bonajn memorojn - kiam temas pri la esperantomovado en Flandrio - ĵuste pri la turismaj semajnfinoj kaj la jubilea semajnfino. Tiel mi volas daŭrigi.
Aktiveco aktivigas, stimulas, ktp. Bona, aktiva movado restos vivanta!

Elsalutinta petrodesmet

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 23
Re: Diskuto pri la Krizo
« Respondo #2 je: 29 septembro 2009, 14:35:17 ptm »
Do via opinio estas ke ni ne estas en iu krizo? Mi revenos al tiu ideo.
Organizado de kongreso certe estas bona kaj utila ideo, eble ecx necesa ideo, necesa ago.
Mi ankaux al tiu ideo revenos, sed en nuna momento mi ne havas tempon.
Vizitis mian mesagxon gxis nun nur dekok homoj.... tio estas malmulte.... kaj nur unu, vi, reagis kaj respondis. Kaj mi pensas ke estas absolute necese ke ni premu niajn cerbojn!

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1313
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Diskuto pri la Krizo
« Respondo #3 je: 29 septembro 2009, 17:22:49 ptm »
Vizitis mian mesagxon gxis nun nur dekok homoj.... tio estas malmulte.

... kaj verŝajne sufiĉe granda parto de la vizitantoj ne estas realaj homoj, sed serĉrobotoj.
Necesas efektive plenumi la promeson kiun oni faris: en ĉiu mesaĝo sendita al la membraro iel atentigi pri la forumo; en pluraj mesaĝoj de la pasintaj semajnoj tio mankis.
Mi ankaŭ ripetas sugeston mian: la forum-anoj regule (ekzemple ĉiun duan-trian semajnon) ricevu mallongan mesaĝon kun resumo de la ĉefaj diskutoj. Komence oni entuziasmas pri la forumo kaj regule rigardis ĝin; post kelkaj semajnoj aliaj aferoj kaptas la atenton kaj oni forgesas la forumon.

Elsalutinta petrodesmet

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 23
Re: Diskuto pri la Krizo
« Respondo #4 je: 02 oktobro 2009, 14:13:26 ptm »
Ni havu paciencon! Ni ne tro rapide rezignu! Eble baldaux estos tiom da mesagxoj ke ni ne plu kapablos sekvi!
petro

Elsalutinta petrodesmet

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 23
Re: Diskuto pri la Krizo
« Respondo #5 je: 09 oktobro 2009, 11:12:54 atm »
Jes, vere ja, la nombro da reagoj al mia alvoko ne estas tre, eĉ ne treege, esperiga. Kaj tamen!
Hieraŭ mi ricevis la lastaperintan numeron de Revuo Esperanto, kaj almenaŭ tiu donis kaj donas al mi esperon! Se oni vidas la fotojn de la renkontiĝo dua de la Lernu-anoj, tiam oni tamen kelkfoje devas viĝi la okulojn! Tiom da homoj, kaj kun treege malmulte da esceptoj.... ĉiuj multe multege eksterordinare multe pli junaj ol mi!
Mi esperas ke eble iu legos mian mesaĝon!  ???

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Diskuto pri la Krizo
« Respondo #6 je: 09 oktobro 2009, 15:30:10 ptm »
Mi ne nur legis vian mesaĝon, sed eĉ (parte) legis la artikolon pri la lernu!-studentoj. Jes, Esperanto certe ne mortos. ĝi jam antaŭ jaroj eniris la novan vojon de la virtuala mondo, kaj tio ja estas tute laŭdinda. Bedaŭdirinde FEL ankoraŭ havas sian oficejon en malvirtuala domo, kaj devos pagi la riparadon de la hejtsistemo per malvirtualaj eŭroj ... ĉu tio ankoraŭ havas sencon, aŭ ĉu FEL komplete transiru al virtuala oficejo?

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1313
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Diskuto pri la Krizo
« Respondo #7 je: 09 oktobro 2009, 15:57:32 ptm »
Mi pensas ke FEL daŭre havu malvirtualan, realan domon (kunvenejon, centran adreson), sed la nuna domo estas multe tro granda. Mi ne scias ĉu FEL, post kolapso de la nuna maŭinaro, ankoraŭ estos eldonejo. Preskaŭ certe ne en la nuna formo: post kelkaj jaroj libroj estos ĉu ciferecaj, ĉu presataj laŭ mendo. Ankaŭ por la esperanta librovendado iam venos ĝisfunda restrukturigo/raciigo.
Intertempe: urĝas ke FEL decidu kiun vojon ĝi prenos. Ripari hejtadon de domo baldaŭ forlasota aŭ eĉ malkonstruota ne havas sencon!

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Diskuto pri la Krizo
« Respondo #8 je: 09 oktobro 2009, 18:37:05 ptm »
Mi komprenas vian starpunkton. Sed tio signifas, ke dum la baldaŭa vintro ne estos oficistoj ... Kiu volos labori, se ne estos hejtado? Tiam restas nur la eblo de virtuala oficejo en kiu ĉiu laboras dehejme.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1313
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Diskuto pri la Krizo
« Respondo #9 je: 10 oktobro 2009, 08:13:50 atm »
Pro tio mia plendo al la estraroj de la pasinta jardeko: jam delonge estas sciata ke 'io' devas okazi rilate al la domo; ĉiuj scias (aŭ devus scii) ke la utila vivdaŭro de hejtsistemo estas 20 jaroj... Kiel 'normala' membro mi nenion scias pri diskutoj aŭ proponoj tiurilate en la estraro; ankaŭ ne estis temoj en la ĝeneralaj kunvenoj. Mi esperis ke ĝi tiu forumo povus vigligi la estraron, sed se en la forumo nur aktivas triopo da veteranoj, ne venos multaj novigaj ideoj.
Sed intertempe la nuna situacio estas okazo por eksperimenti kun la ideo de virtuala oficejo...

Elsalutinta Lodchjo

  • Forumadministranto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 145
  • Esperanto - Taal zonder grenzen.
Re: Diskuto pri la Krizo
« Respondo #10 je: 10 oktobro 2009, 09:28:58 atm »
Nu, ĉar efektive, certe dumvintre ni ne povos lasi la oficejanojn en la malvarmo, necesos renovigo. Tiun fakturon cetere ni kunportu al la negocoj pri la jes/ne aĵeto de la domo.

ĉi tie eblas ekzameni kiajn subvenciojn/premioj ni povos ricevi por energiŝpara investo. http://www.energiesparen.be/subsidies/subsidiemodule

Mi esperas ke tio helpos!

Pri virtuala oficejo, tio en la nuna momento malfacilas kun 5 dungitoj, ĉu?
Pri kolapso de la maŭinaro, ni ne povas scii kiam tio okazos. Mi jam multe cerbumis pri tio kaj plurfoje jam esploris eblecojn de elektronika eldono kaj preso-je-peto, do de malgrandaj kvantoj. ĝis nun la etkvanta eldonado kostas multe pli ol propra presado. Do dum ke ni povos mem presi, ni certe faru laĵeble plej longe. Espereble tiuj prezoj malaltiĝos kaj post kelkaj jaroj proksimiĝos al niaj prezoj, aŭ: multaj havos ciferecan legilon kaj la transiro povos okazi glate.
Mem aĵeti tian presmaŭinon estas komplete ekster nia financa povo.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Diskuto pri la Krizo
« Respondo #11 je: 10 oktobro 2009, 12:33:02 ptm »
ĉi tie eblas ekzameni kiajn subvenciojn/premioj ni povos ricevi por energiŝpara investo. http://www.energiesparen.be/subsidies/subsidiemodule
Ili mencias subvencion por senprofitcelaj asocioj. Mi skribos al ili kaj petos informojn.