+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Familia vivo (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Foto-kolekto de la fondaĵo Vanbiervliet pligrandiĝas

Aŭtoro Fadeno: Foto-kolekto de la fondaĵo Vanbiervliet pligrandiĝas  (Legita 5083 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Foto-kolekto de la fondaĵo Vanbiervliet pligrandiĝas
« je: 29 septembro 2015, 07:40:54 atm »
Al la foto-kolekto de la familio De Schepper, donacita pasintjare, ĵus aldoniĝis plia serio. Estas fotoj pri la UK Lucerno 1979, pri Grésillon kaj pri eŭropa/belga kongreso en Luksemburgo 1973. La fotoj troveblas je www.flickr.com, uzante serĉvortojn 'deschepper-vereecken'.

Krome nun estas preparata la aperigo de cento da fotoj de la antverpena esperantistino Gloria (Golda) Leibovitche (1922-2011, vidu http://esperanto-forum.org/index.php?topic=363.msg767#msg767). Tre malmultaj biografiaj informoj estas konataj pri ĝi; ĉu eblus arigi sufiĉe da por krei Vikipedio-paŝon?
« Lasta redakto: 09 oktobro 2015, 07:58:04 atm de Roland Rotsaert »

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Foto-kolekto de la fondaĵo Vanbiervliet pligrandiĝas
« Respondo #1 je: 09 oktobro 2015, 08:13:45 atm »
Ekde hieraŭ la fotokolekto de Gloria Leibovitche enretiĝis je www.flickr.com (rekta adreso: https://flic.kr/s/aHskmP7YQE). Estas 236 eroj, inkluzive de dorsflankoj de fotoj kun manskribitaj informoj.

Je tiu paŝo unue montriĝas enkonduko (klaku sur 'Show more' por legi ĝin entute). La bildoj estas alfabete ordigitaj laŭ dosieronomo; unue venas oficiala dokumento de la belga parlamento pri ĝia belgiĝo kaj informpaŝo pri ĝia familio.

Klakante sur la bildaro, vi vidos unu bildon, kun sube maldekstre la dosieronomo, ekzemple 'Leibovitche_A02_1952 Florence'. La unua parto estas la nomo de la kolekto, poste (A02) venas la litero de la koverto en kiu la originala bildo troviĝas (A) kaj la vica cifero de la bildo (02). Fine estas eta priskribo (jaro, loko, nomo...) Eblas vidi la sekvan bildon klakante dekstre sur la ekrano aŭ uzante la dekstran sagon de la klavaro.
Detalaj priskriboj estas iom post iom aldonotaj. Mi esperas ke la konsultantoj de la kolekto povas havigi informojn al mi.

Roland Rotsaert (roland.rotsaert(a)gmail.com