Esperanto-forum

Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) => Esperanto-literaturo kaj -muziko => Fadeno komencita de: PaulP je 11 decembro 2017, 18:13:49 ptm

Titolo: Murdo en la teatro
Afiŝo de: PaulP je 11 decembro 2017, 18:13:49 ptm
En la universitata teatro devas baldaŭ komenciĝi la fina prezentado de verko de loka dramisto; sed en sia kostuma ĉambro unu el la roluloj kuŝas mortigita.
 
Tiel estas, ke la sesan fojon kunlaboras detektivkomisaro Roberto Elis kaj universitata gardisto Petro Tomson por solvi murdenigmon. Pluroblas tiuj, kiuj havis oportunon kaj eble motivon por okazigi la morton. Kiu el ili kulpas?
 
 
...
 
Ĉu vi ŝatas murdenigmojn en kiu ĉiu povus esti la kulpulo kaj nur tute fine vi komprenas, ke vi misdeduktis? Jen la 6a krimromano de Ronald Cecil Gates. En la reala vivo li estis universitatesto, sed tiom da murdoj en lia universitato, ne, tiom da ne okazis ;-)
 
La nova romano ekde hodiaŭ estas akirebla en la butiko de Flandra Esperanto-Ligo. Mendu ĝin de butiko@fel.esperanto.be aŭ metu la libron en vian butikumĉareton ĉe http://www.retbutiko.net/eo/ero/mtea (http://www.retbutiko.net/eo/ero/mtea)
Titolo: Re: Murdo en la teatro
Afiŝo de: PaulP je 09 januaro 2018, 11:06:19 atm
 La libro, kiu jam de kelkaj semajnoj estis havebla kiel klasika, papera libro, ekde hodiaŭ haveblas ankaŭ kiel bitlibro en la formoj ePub, PDF kaj Mobipocket. Por pliaj informoj kaj mendilo iru al:

https://www.retbutiko.net/eo/ero/mtea