+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: [1] 2 3 ... 10
1

Esperanto Paradigmo III : Transnaciaj komunumoj kaj novaj sociumadoj
Militrakonto
Parizo, Campus Condorcet – 5-7/07/2023
https://mondmilito.hypotheses.org/4671

Ekde la fino de la 19-a jarcento, internaciaj kontaktoj kaj rilatoj rapide disvolviĝis. Dum postuloj de naci-ŝtatoj plifortiĝis, novaj formoj kaj praktikoj de internacia kaj transnacia kunordigo aperis tutmonde. Ili koncernis interregistarajn sed ankaŭ neregistarajn organizaĵojn kiuj reguligis la interŝanĝojn. Manpleno de imperiismaj lingvoj regis inter la elitoj, kiuj favoris la disvolviĝon de internacia kaj transnaciaj kontaktoj. La Unua Internacio (1864) aŭ la Internacia Komerca Ĉambro (1919) spegulas tian asocian tutmondecon, en kiu kuniĝis naciaj agantoj. Sed tiuj strukturoj celantaj modernigi kaj normigi la mondon ĉiam dependis de nacioj kiel baza unuo.

Samtempe, ĉirkaŭ la jaro 1900 aperas multnombraj movadoj, el burĝaj aŭ laboristaj medioj, kiuj alimaniere aliris organizadon kaj kunordigadon de personaj rilatoj inter popoloj de malsamaj lingvoj kaj naciecoj. Ili ne havis tujan politikan transforman celon, sed proponis senperan interŝanĝon por civitanoj dividante la saman vidon pri la mondo. Tiuj movadoj ne baziĝis sur la nacio kiel baza strukturo kaj evoluigis novajn praktikojn kaj spacojn de kolektiva kaj transnacia agado. Ĉar ne malofte tiuj movadoj venis el la “marĝenoj” de la socio, ili restis plejparte preteratentitaj de historia kaj sociscienca esplorado.

Sen teritoriaj ligoj, esperantistoj rapide kreis siajn proprajn formojn de interkontakto. Ili sociumadis en flekseblaj kaj malcentralizitaj retoj kaj imagis novajn vojaĝmanierojn. Esperantistaj vojaĝantoj serĉis spertojn for de normigitaj cirkvitoj, ŝanĝante la perspektivon de la amatora etnografo. Tiu ĉi inklino trovis sian kolektivan esprimon ankaŭ en renkontiĝoj kaj kongresoj, kies sinsekvaj gastigaj urboj ligas la lokojn de simbola spaco. En ĉi tiu spirito, kontraŭe al la financaj interesoj de la turisma industrio, la esperantistoj establis sian pioniran sistemon de “couch surfing” jam en 1974, per la t. n. Pasporta Servo.

La pariza ateliero “Esperanto-Paradigmo III” ambicias ekzameni la spertojn de neformalaj retoj, praktikoj de moviĝo kaj transnacia interŝanĝo. Ĝi pristudos la praktikojn de la Esperanto-movado kaj ĝiajn formojn de sociumado kaj interagado sed ankaŭ invitas prelegontojn pri aliaj organizaĵoj, societoj kaj retoj.


La laborrenkontiĝo direktiĝas al master studentoj, doktoraj studentoj kaj postdoktoroj kaj estas financita de la Franca-Germana Universitato (DFH/UFA). Ĝin organizas la Centre Alexandre Koyré (EHESS), la Centre Marc Bloch (Berlino), la Universitato de Bonn kaj la Universitatoi de St. Andrews.


La laborlingvoj (sen traduko) estas: germana, franca, angla kaj Esperanto.


Diversaj kontribuoj estas akceptitaj en la formo de mallongaj raportoj pri redaktataj master aŭ doktoraj tezoj, kontribuoj al esplorprojektoj aŭ pli longaj prezentoj. Bonvolu sendi viajn dokumentojn (maks. 200 vortoj resumon, maksimume 2 paĝan CV-on) al Pascal Dubourg Glatigny antaŭ la 14-a de aprilo 2023.


Demandojn direktu al pascal.dubourg@cnrs.fr

https://mondmilito.hypotheses.org/4671
2
Informiloj / Informatie / Paco
« Lasta afiŝo de PaulP je 16 marto 2023, 14:30:18 ptm »
Ĉiu milito devas iam ĉesi. Pacmovadoj gravas por stimuli al paca kunvivo. Gravas do ke pacmovadoj diskoniĝas pere de Esperanto kaj inverse. Pro tio ni regule tradukas artikolojn el la retejo de “Vrede” (Paco).
Per sekva ligo vi trovos la vojon al la retejo kun la tradukitaj artikoloj: https://Vrede.be/eo.
La nova traduko estas: El Walili, la frenezo de vintraj somerlegomoj
3
Novaĵoj / Nieuws / Universitata grupo en Bruselo
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 04 marto 2023, 13:39:12 ptm »

La 15-an de februaro 2023 12 personoj  el ULB (Brusela Libera Universitato, franclingva), -el VUB (Brusela Libera Universitato, nederlandlingva) kaj - el EBG (Esperantista Brusela Grupo).

Tiuj kunvenis en VUB je invito de Kristin Tytgat (VUB). La gvidanto de la renkontiĝo estis Adam Brooking, iama VUB-studento kaj nuna instruisto de Esperanto en EBG. La duono de la grupo konsistis el junaj studentoj. Ili konatiĝis dum la lasta IJK en Nederlando. Inter ili plej aktivas Atiljo, juna inĝeniera studento de ULB. La komuna lingvo inter la ĉeestantoj estis Esperanto.

Dum la kunveno okazis la fondo de universitata Esperanto-grupo de la du universitatoj. Ĝia nomo estos KLUBO, akronimo de Klubo de la Libera Universitato de Bruselo. LUBO estas vorto por ULB kaj VUB.

Celo de Klubo:

1. Disvastigi la lingvon en ambaŭ universitatoj: organizi lingvokursojn, prelegojn,
enkondukojn kaj babiltablojn.

2. Agadi ekster la universitato: organizi fulmkursojn en bazaj kaj mezgradaj lernejoj.

3. Sentemigi homojn al lingvokulturaj problemoj kaj lingvaj rajtoj.
Interesa temo en la multlingva urbo Bruselo kaj studobjekto en VUB.

4. Organizi kulturajn interŝanĝojn pere de Esperanto: eble en Erasmus+projekto

5. Organizi studentajn kantvesperojn, renkontiĝojn pri folkloraĵoj, dialektoj ktp.



La venonta kunveno okazos en ULB la 15an de marto 2023. La Klubo jam havas kluban kanton kaj kluban krion.

Kristin Tytgat (20 februaro 2023
4
UEA / Alvoko de UEA kaj EEU pri eŭropa renovigo
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 04 marto 2023, 13:31:45 ptm »

La jaro 2023 jam firme komenciĝis kaj do la eŭropa komisiono de UEA kaj EEU opinias, ke ni devas intensigi niajn klopodojn por realigi la labor-planon, kiun ni donis al ni, kiun vi povas legi en https://uea.org/vikio/E%C5%ADropa_Komisiono_(EKU)#Laborplano_por_2022-2023

kaj kies ĝeneralaj celoj estas la jenaj:

1. Retaj kursoj pri Esperanto en ĉiu eŭropa lando en la landaj lingvoj

2. Informi pri Esperanto EU-instancojn kaj eŭropanojn kaj verki tiucelajn informilojn

3. Labori por ke la ŝtatoj deklaru Esperanton parto de sia nacia kultura heredaĵo

4. Mezeŭropa Regiona Kunlaboro kaj Balkana Regiona Kunlaboro

5. Eŭropa Kongreso de Esperanto en 2024 en Stasburgo

6. Fronti la akutan bezonon pri generacia rejunigo tra Eŭropo

Ni bezonas vian helpon por plene realigi ĉiujn punktojn. Sen via helpo neniu centra eŭropa organizaĵo povas atingi ion. Tute aparte ni volas kuraĝigi vin lanĉi en via lando inform-kampanjon al viaj samlandanoj sub la slogano "Esperanto por multlingva Eŭropo" interalie por forigo de la danĝera ideo, ke ni volas per Esperanto forigi naciajn lingvojn. Samtempe ĝi kompreneble estos ĝenerala informa kampanjo pri Esperanto. Ni bezonas redoni al la eŭropa Esperanto-movado la saman entuziasmon, kiun ĝi havis en la pasinteco, ĉar Esperanto estas eŭropa donaco al la mondo.


Seán ÓRiain, prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio

Rento Corsetti, kunordiganto de la komisiono pri Agado en Eŭropo de UEA
5
Familia vivo / Frato Arni = Prosper Decorte (1914-1887)
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 01 marto 2023, 14:49:15 ptm »
En la ĵus ricevita numero de Horizon-taal (numero 320) aperis longa artikolo pri frato Arni Decorte.
Jen kelkaj aldonaj informoj:

La libro de Arni pri pastro Pio troveblas nur en en kelkaj limburgaj kaj brabantaj bibliotekoj. La libro de Karel Verheye estas menciita ĉe www.deslegte.com kaj www.2dehands.be, sed ne plu haveblas. Iliaj slipoj en Consciencebiblioteko estas https://anet.be/record/opacehc/c:lvd:6149947/N kaj https://anet.be/record/opacehc/c:lvd:15339495/N

Je www.flickr.com estas almenaŭ unu grupa foto en kiu li aperas. Pluraj fotoj estas en la kolekto de la iama Esperantofondaĵo Cesar Vanbiervliet: https://drive.google.com/drive/folders/11ATdMCJ6MXktAnRySpg6LFA_pR5Py_fp?usp=share_link (bedaŭrinde plejofte sen klarigoj).

Je https://vikiflandrio.alcl.be/_bezoek/__personoj/pers_gevonden.php?pe_id=01442 estas kelkaj bazaj informoj pri li, kompletigotaj surbaze de la artikolo de Cyreen. Li ne havas Vikipedio-paĝon; nur estas mencio en la ĝermolisto de belgaj esperantistoj (https://eo.wikipedia.org/wiki/Ĝermolisto_de_belgaj_esperantistoj).

Aperturoj por la menso kaj por la koro haveblas ĉe UEA: https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=2035


En la retbutiko estas en stoko la libroj Johano Vianney  (http://retbutiko.be/eo/ero/jvia) kaj Patro de la lepruloj (http://retbutiko.be/eo/ero/plep).

6
Agenda / Agendo / LEA, Peer: (Vort)Puzlo
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 28 februaro 2023, 22:26:15 ptm »
Ni klopodos plenigi vortpuzlon, preparita de Tonnie.
7
Agenda / Agendo / Prelego de Johan Van Eenoo pri muzikinstrumentoj
« Lasta afiŝo de laprogreso je 25 februaro 2023, 18:04:50 ptm »
La cheestantoj havos la okazon eklerni ludadon de la borduno.
8
Agenda / Agendo / Kluba kunveno Kalmthout
« Lasta afiŝo de Forstbirdo je 24 februaro 2023, 19:51:41 ptm »
La 16-an de marto, 15h 30 -  17 h :  Mevr. Kiki Tytgat geeft een voordracht over Belarus (Wit-Rusland). S-ino Kiki Tytgat prelegos pri Belorusujo. Heide-City, Heidestatiestraat,   Kalmthout.
 
9
Limburgo / Re: LEA, Peer: Movado sen Nomo
« Lasta afiŝo de Albert je 24 februaro 2023, 14:22:35 ptm »

Mi volas memorigi ankaŭ ke vi povas vidi la tutan (ĝis 2021) kolekton en la retejo: https://esperantokolekto.alcl.be/_bezoek/msn/msn_galerij.php.
PS. Ĉu ankoraŭ ekzistas novajn ekzempleroj?
10
FEL / VEB / Re: Ĉu vi ŝatus labori per kaj por Esperanto?
« Lasta afiŝo de PaulP je 20 februaro 2023, 05:50:14 atm »
Ĉar la nuna oficisto de FEL baldaŭ forlasos nin, tiu ĉi anonco denove estas tre aktuala! Ĉu vi estas senlabora kaj deziras aktivi en la oficejo de FEL en Antverpeno? Legu la supran anoncon kaj reagu!
Paĝoj: [1] 2 3 ... 10