+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Familia vivo (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Adiaŭis nin Eddy Raats

Aŭtoro Fadeno: Adiaŭis nin Eddy Raats  (Legita 3300 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Adiaŭis nin Eddy Raats
« je: 13 decembro 2020, 09:06:49 atm »
Eddy Raats naskiĝis en Kapellen la 17an de novembro 1936. Li studis publikajn rilatojn en la antverpena altlernejo kaj lernis Esperanton en 1989. Eddy estis tre aktiva en la antverpena, flandra kaj tutmonda movadoj. En FEL li estis estrarano fine de la 20a jarcento kaj tie li zorgis i.a. pri ekstera informado.

Li estis krome tre aktiva en Monda Asembleo Socia (MAS), kie li kungvidis la libroservon. Ĉe MAS estis eldonitaj liaj libroj Rakontetoj, Pasio, Defio kaj Amikeco (Ilustrita rakonto de la spertoj de montgrimpisto), Post la pluvo, pluvego (Travivaĵoj de junulo) kaj la duparta verko La vivo de orkestromuzikisto - La arĉinstrumentoj. Fortan eĥon trovis lia La longa vojaĝo - Travivaĵoj de etulo, kun liaj rememoroj el lia malfacila junaĝo. Liaj libroj haveblas en la Retbutiko de FEL (https://retbutiko.be/trovu/Raats).

Unu el liaj multaj hobioj estis skiado kaj li estis aktiva ski-instruisto.

En la lastaj monatoj de sia vivo li verkis la (ankoraŭ ne aperintan) aŭtobiografion „La fenestro". Ĝia dorsoteksto estas: „Kiam la aŭtoro vekiĝas en hospitalo kaj rigardas tra la fenestro, la panoramo elvokas multajn rememorojn, kiujn li verve priskribas en tiu ĉi libro."

Kortuŝe estis la fakto, ke unu semajnon antaŭ sia forpaso li mem adiaŭis de siaj amikoj-esperantistoj en la (virtuala) kunveno de la antverpena kaj londona Esperanto-grupoj.

Al lia edzino Jeannine, liaj infanoj kaj genepoj, ni forte kaj ĉirkaŭbrakume kondolencas.






« Lasta redakto: 13 decembro 2020, 14:44:36 ptm de PaulP »

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Adiaŭis nin Eddy Raats
« Respondo #1 je: 13 decembro 2020, 10:39:26 atm »
Eble iuj volos vidi prelegon, kiun li faris en oktobro ĉi-jara: https://www.youtube.com/watch?v=MtUP6Qnk5jo
Eddy restis aktiva ĝis la lasta monato!

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Adiaŭis nin Eddy Raats
« Respondo #2 je: 14 decembro 2020, 16:05:31 ptm »
(vanwege de familie van Eddy Raats)
Lieve familie, beste vrienden

Op zaterdag 12 december 2020 is, na een moedige strijd, ons papa in alle rust ingeslapen. Hard gevochten, moegestreden, is hij uit ons midden vertrokken.

Warme groeten
Micke, in naam van Jeannine en zijn andere kinderen


Kara familio, karaj amikoj
Je sabato, la 12 de decembro 2020, post kuraĝa batalo, nia paĉjo ekdormis trankvile. Batalis forte, laca, li forlasis nin.

Korajn salutojn
Micke, nome de Jeannine kaj liaj aliaj infanoj
« Lasta redakto: 10 novembro 2023, 12:40:42 ptm de Roland Rotsaert »