+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Informiloj / Informatie (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  La nombro da E-istoj kaj E-parolantoj en la mondo

Aŭtoro Fadeno: La nombro da E-istoj kaj E-parolantoj en la mondo  (Legita 1392 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
La nombro da E-istoj kaj E-parolantoj en la mondo
« je: 06 julio 2023, 09:01:05 atm »

La demando "kiom da E-parolantoj troviĝas en la mondo?" havas longan historion kaj daŭran aktualecon, i.a. por ekstera informado pri Esperanto. Mi memorigas pri ĝi nun kun iom da nova analizo, por nia uzo i.a. en eksteraj rilatoj prepare al kaj dum la UK en Torino, loke, lande kaj internacie en UN, Unesko ks.

Relative lastatempe (RETOSO de TEJO 2021) aperis bona video, prezentita de Svend Nielsen (https://www.youtube.com/watch?v=-5X9D4BKh-A). Lia esploro okazis en 2016 kaj estis bazita je censoj en 4 landoj kaj aldone datumoj pri pluraj movadaj fontoj kiel lernantoj de LERNU, membroj de UEA ktp atingas la nombron de ĉ. 60,000, kun statistika eraro-marĝeno de 30,000-180,000.

La video analizas ankaŭ du antaŭajn taksojn, nome S. Culbet (1959-1985) - 1-2 milionoj A. Wandel (2015) - ĉ. 2 milionoj Efektive la diferenco inter la rezultoj ne devas surprizi, ĉar ili uzas diferencajn metodojn kaj supozojn, kaj pli grave, ili mezuras tre diferencajn aferojn.

*La sencoj uzitaj de Nielsen* temas pri homoj kiuj asertas pri si ke ili kapablas konversacii per Esperanto, legi, skribi kaj paroli kaj kompreni aliajn, kaj membro en E-asocioj, do efektive *esperantistoj*.

*Kontraŭe la esploro de Wandel*, publikigita en la linvistika revuo INDECS (https://www.indecs.eu/2015/indecs2015-pp318-321.pdf), taksis la nombron laŭ datumoj de Fejsbuko, pri uzantoj de tiu socia reto, kiuj markis Esperanton inter la lingvoj kiujn ili konas, sen detaligi pri la nivelo. Temas do pri personoj kiuj sen objektiva kontroleblo asertas ke ili *iom konas Esperanton*.

La takso de Wandel estis poste subtenita de la nombro de lernatoj de Esperanto en Duolingo, ĉ. du milionoj da eklernintoj de Esperanto per Duolingo, sed kompreneble oni ne scias kiun nivelon ili atingis.

*Resume*, la taksoj ne kontraŭas, male, ili komplimentas unu la alian: laŭ Nielsen la nombro de Esperantistoj (sufiĉe bonaj parolantoj de la lingvo, ev-e membroj en E-asocioj) estis en 2016 inter 30,000 kaj 180,000. Laŭ Wandel, la nombro de personoj kiuj asertis ke ili konas Esperanton estis en 2015 ĉ. 2 milionoj. Tiu nombro estis poste sendepende subtenita de Duolingo.

Tiuj nombroj ankaŭ aperas en la prestiĝa lingvistika retejo Ethnologue (https://www.ethnologue.com/language/epo/), kiu provizas ĝisdatajn datumojn pri la uzado kaj vigleco de ĉiuj lingvoj en la mondo.

Amri (tra listo scienca-kaj-faka-agado)