+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Esperantlingva diskutejo (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Belga Agendo aŭ belga retejo ?

Aŭtoro Fadeno: Belga Agendo aŭ belga retejo ?  (Legita 12606 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta valer

  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 23
  • Sekso: Vira
    • Esperanto-Valonujo
Belga Agendo aŭ belga retejo ?
« je: 08 februaro 2013, 22:46:25 ptm »
Saluton gekaraj,

Antaŭ kelkaj tagoj, okazis diskuton per retmesaĝo pri organizado de iu belga evento (esperanto-kafejo en Ostendo).
Ni provis trovi daton. Kaj ne sukcesis fakte.

ŝajnis al ni ke estas problemo pri kalendaro nun en Flandrio, Valonio, Bruselo (do mi diros Belgion, estas malpli longa, ĉu ne?).

La diskuto alvenis al la ideo de iu komuna agendo / kalendaro por la esperantistoj el Belgio. eĉ de komunan retejo.

Fakte mi pensas ke la problemo estas pli malsimpla. Kaj mi ŝatus havi vian opinion.

Mi pensas ke ni havas malsamajn problemojn kiuj petas malsamajn solvojn.

1) manko de komunikado kaj kunlaboro inter aktivuloj
Ne nur inter flandroj kaj valonoj. Sed ankaŭ valonoj inter si kaj flandroj inter si.
Ni estas en tiu malgranda lando pli malpli 40 aktivuloj (verkistoj, organizantoj, retistoj, instruistoj...). Tio estas eta grupo. Indas ebligi al tiuj homoj renkontiĝi, ekkoni, amikiĝi, kaj kunlabori.

Por kunlabori tiuj homoj ne bezonos novan retejon. La forumo de FEL estas tute taŭga se necesas rete diskuti (kiel nun, fakte ^_^). La aliajn bezonatajn aferojn ili mem kreos kiam ili bezonos. Ili estas ĝis-ostaj esperantistoj: ili kapablus adaptiĝi, aliĝi al forumo por partopreni diskuton, ktp.

Ankaŭ grava demando: kiel ni bonvenigas la novajn aktivulojn? Diri al ili: "lernu pli", ne estas tre taŭga. La ekskurso en la brusela bierfarejo estis organizita de novulo (Michel Laitat) kun helpo de Nikolao por la reklamado (se mi ne eraras). Michel Laitat estas vera komencanto tamen li volas agi kaj faris tion bonege.
Kiel re-uzi tiun sperton? ĉu ni kreos helpoteamon por aktivuloj? ĉu ni ne nun tro malkuraŭigas la novulojn?

2) manko de disdonado de niaj spertoj
Multaj valonoj provas reklami pri Esperanto. Kontaktas skabenoj, lernejoj, ĵurnalistoj, ktp.
Foje ili faras tion sen strategioj per teruraj informiloj. Foje ili skribas rimarkojn al ĵurnalisto kiu eraris en sia artikolo pri Esperanto. Tio havas malbonan konsekvencon.
Eblas kritiki ilin, pli indas helpi ilin. Rikolti la spertojn kaj disdoni ilin.

Antaŭ ne longe iu flandrino diris al mi: "vi provas sendepende gajni vian vivon. Vi serĉas la bonan produktaĵon. Kaj malofte vi trovas ĝin. Ofte hazarde."
Ofte la sukceso ne estas antaŭvidebla. Indas provi kaj reprovi. Kaj kiam iu trovas bonan ideon. Indas komuniki ĝin al ĉiuj! Indas intervjui la organizantoj kaj skribis ilian ateston. (Mi atestas ke post organizado de io, mi simple ne kapablas skribi raporton. Mi estas tro elĉerpita.)

Denove ekzistanta forumo sufiĉos. ĝi tiu aŭ ĉe lernu.net Kaj ni povos tie repreni atestojn, traduki ilin kaj proponi ilin en niaj revuoj.

3) Manko de iloj
Certe pli en Valonujo ol en Flandrio. Al ni vere mankas varbilojn, informilojn, afiŝojn... La francaj nur duone taŭgas.
Sed ankaŭ teknikajn solvojn por niaj asocioj kaj grupoj: ĉiu klubo havas retejon anstataŭ paŝon ĉe la sama retejo.
Baza ideo de McDonald --> ĉiuj restoracioj estas ekzakte la samaj: samaj maŭajoj, sama etoso, samaj ludoj por la infanoj, ktp.
Kial la retejoj de niaj kluboj ne estas faritaj laŭ la sama sistemo? Estas tiel ĉe ECOLO, ekzemple Sambreville kaj Fernelmont kvankam kelkaj havas alian aspekton, la plej ofte ĉar ili estis farita pli frue.
Kiel organizanto mankas al mi iun helpilon por efike informi la belgaj esperantistojn.
Kiel organizanto mankas al mi ion por zorgi pri la projektoj. Kiel regi projekton? Kiel krei retan aliĝilon? Kiel mastrumi aliĝintojn? Kiel plani programon? Al kiuj mi povas peti instrui dum PEKO? Al kiu peti por traduki dum ekskurso?

Mankas multaj iloj. Sed la plej taŭga solvo malofte estas je la belga nivelo.
Mi pensas ke ni ne povas same varbi kaj reklami pri Esperanto en Flandrio, Valonio kaj Bruselo. Pro la lingvaj kaj kulturaj diferencoj. Sama argumento estas perceptita malsame. Al la flandroj ne necesas klarigi pri imperiismo de lingvo. Ili travivis tion kun la franca, kaj daŭre memoras. La valonoj multe malpli atentas pri tio.
Pri teknikaj solvoj. ĉu tio estas nur belga problemo? Do estos pli interesa solvi ĝin tutmonde ^_^ aŭ almenaŭ eŭrope.

Eble ni povas komenci per kreado de kelkaj iloj. Simpla artikolo pri "kiel organizi eventon?", "kiel reklami en Belgio?"
 ĉu ni kreos helpo-teamon por la aktivuloj? aŭ reklamos pri helpo-homoj ? (Vi volas reklami ion --> petu helpon al Nikolao!)
Mi nun havas liston de gastejoj en Valonio kaj kontaktoj kun multaj junularaj gastejoj. Estos stulta se alia faros la saman pezan laboron.

ĉu mankas belgan kalendaron?
Por kiuj? Por la aktivuloj kaj la ĝis-ostaj esperantistoj? Mi pensas ke tiuj jam scias kie trovi la informojn. Kaj la kalendaro de la forumo de FEL tute taŭgos.
Por niaj subtenantoj? Ni ne forgesos ke ni estas subtenantajn asociojn. APE devas doni jaran raporton pri siaj agadoj por montri ke ĝi daŭre ekzistas kaj agas kaj enorde utilas la (tre) etan monsubtenon de la "Fédération Wallonie-Bruxelles". Fakte pli gravas la raporto ol la retejo.
Por la komencantoj? Ili pli bezonas instigon de la instruistoj. Kaj akompanadon al la unuaJ renkontiĝoJ.
Por la ekstera publiko?

Unue difini la celon kaj la celgrupon. Kaj poste serĉi ĉu ne jam ekzistas ion. Nur kaze ke ne-ekzisto, ni kreos novan ilon.

4) malnovaj estraranoj

La estraranoj ofte estas malnovaj esperantistoj. Kvankam estas novaj kaj junaj aktivuloj. Sed ili ofte ne volas iĝi estraranoj.
Kiel instigi la aktivuloj iĝi estrarano? Mi vere ne scias.
Kiel kunlabori kun malsamaj generacioj?

5) tro da rendevuoj, samtempaj kaj lokaj
ĉar la aktivuloj kaj organizantoj ne kunlaboras, ni foje konkuras anstataŭ kunhelpi.
Ne estas multaj periodoj por organizi eventojn. Vintre estas malagrabla. Somere la homoj vojaĝas. Restas nur kelkaj monatoj : marto, aprilo, majo, oktobro kaj novembro.
En 2012 mi organizis BEKon. Sed la bruĝanoj planis organizi semajnfinon por la centjariĝo de ilia klubo. Kaj ili "devus" rezigni :-/
La organizado bazita sur la kluboj puŝas nin al multaj lokaj eventoj. Mi ne kontraŭas tion. Simple ĉiuj belgoj ne povas esti ĉiu vendrede en Antverpeno, ĉiu merkrede en Bruselo, festi kvar foje la Zam'festo, ktp...
Certe lokaj eventoj gravas. Des pli ke niaj membroj maljuniĝas. Junuloj povas fari 300km por sen-programa semajnofino kun amikoj.
Tamen Esperanton oni parolas en Esperantujo. Kiam estas iu alilingvano en niaj eventoj estas pli bona evento, estas pli esperanta evento. Ni havas nekredeblan ŝancon: ni povas facile krei tion. "sufiĉas" proponi tuttagan ekskurson por ke flandroj, valonoj, bruselanoj, germanoj, francoj, nederlandanoj kaj luksemburganoj partoprenas. Malmulte da asocioj povas fari tion.

Ebla solvo povus esti aprobo de kelkaj eventoj far niaj asocioj. "Simple" FEL, BEF, EBG, APE kaj la fervojistoj rekomendos 4, 5 aŭ 10 eventojn jare. Dirante: tiuj estas gravaj eventoj por ni. Ni reklamos ilin, ktp.
Tio ne malpermesos al kluboj organizi ion ajn. ĉar fakte nek BEF, nek APE, nek FEL havas la povon malpermesi al iu klubo organizi ion aŭ al iu ajn aktivuloj organizi io ajn.
Kiel fari praktikeĉ Kiuj decidos?

6) esenca kontraŭdiro por la publiko
Mi jam spertis en Valonio: kiam mi parolas pri esperanto la homoj estas favoraj grandparte pro ideo de komunikado kun la flandroj.
Ili vere diras unue: "se ĉiuj infanoj lernus ĝin, estos la solvo de la belga problemo" aŭ "se la homoj lernus ĝin tio helpos komuniki inter flandroj kaj francparolantoj" aŭ "tiu lingvo permesos min komuniki kun flandroj"

Kaj tuj poste mi klarigas ke ni havas malsamajn asociojn... kaj la homoj diras: "eĉ kun sama lingvo vi disiĝis, vi disiĝas", "eĉ kun sama lingvo ne eblas kunlabori inter flandroj kaj valonoj". Por ili nia strukturo kontraŭdiras nian mesaĝon.

Estas la sama se du maljunuloj provas varbi sur stratmerkato pri Esperanto. Kaj diras ke estas nekredebla movado kun multaj junuloj o_O (Fakte tio okazis al mi kiam mi estis 17 jaraŭa. Dum lerneja ekskurso estis eta budo kun malnovaj libroj kaj malantaĵe malnovaj esperantistoj. Mia instruisto tre facile konvinkis nin ke esperanto estas "projekto kiu neniam funkciis")

ĉu la situacio estas la sama en Flandrio? Kaj en Bruseloĝ

Por tio belga retejo povus esti interesa. Kelkaj paŝoj pri esperanto kaj niaj asocioj. En multaj lingvoj. Kun eblo elŝuti informilon. Kun eblo aboni al inform-leteron, ricevi senpagan ekzempleron de niaj revuoj.

Kaj jen malfacila problemo: kun kiu retadreso?

Konklude
Mi eksciis pri esperanto tra la franca lingvo. Lernis ĝin kun franca instruisto en Valonio kaj internacia retejo (lernu.net). Mi unue vojaĝis al Francio kun pasporta servo. Kaj poste al pli fremdaj kaj foraj landoj. Du jaroj poste mi ekinteresiĝis pri la movado en Belgio. Kaj nun la plej granda parto de mia esperantumado estas "internacia".

Miaj bezonoj tre variis. Indas distingi la malsamajn celgrupojn kaj iliajn bezonojn. Por oferti al ĉiuj klaran kaj simplan vojon. La komencantoj ne havas la saman bezonon ol la ĝis-ostuloj. Nek la samajn kompetentojn.

Ni ne refaros eventoj.hu aŭ lernu.net. Se la trovita bezono estas pli granda ol Belgio... ni provos konstrui pli grandan solvon! aŭ plibonigi la ekzistantajn.

Ni estas la flandroj, la valonoj kaj la bruselanoj, kune ni kapablas ĉion, ĉu ne?  ;D

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Belga Agendo aŭ belga retejo ?
« Respondo #1 je: 09 februaro 2013, 10:04:43 atm »
Valer bone skizis la problemon, sed kie ni ĝisfunde diskutu pri ĝi? ĝi tiu forumo havas maksimume 20 regulajn uzantojn. En la ĉenerale kunveno de FEL de la 23a de februari mi atendas similan kvanton, sed grandparte aliajn personojn (kaj apenaŭ estos tempo pro alia gravaj temoj). En la BEF-kunveno de marto estos sama kvanto, sed denove parte aliaj...
 
Mi emis diskutigi la aferon tra tutflandra aŭ tutbelga Google-tipa listo (aŭ tra relanĉota Esperanto en Belgio), strikte mastrumita por evitit ke oni deflankiĝas aŭ diskutas pri bagatelaĵoj, sed ĉu troveblos grupeto da personoj por gvidi ĝin?

 La problemaro ne nur estas belga, sed tutmonda. Mi mencias du temojn el la komputila/reta sektoro:

 - Tutmonde ĉiuj retpaĝoj de ĉiuj E-asocioj devus havi la saman aspekton. La grandaj asocioj havas (duon)profesiulojn por realigi tion; la lokaj asocioj ne. Mi esperas ke iukompetetulo pristudos la eblecojn (Google, Weebly...), elektos unu sistemon kaj kreos bazan retpaĝon facile transpreneblan de ĉiuj. Tian kompetentulon mi ne konas, kaj eĉ se li aperus kaj farus bonegan proponon, verŝajne plejparto de la movado rifuzus uzi ĝin.

 - Dum la 1990aj jaroj ni plendadis ĉar Microsoft & ko. ne interesiĝis pi la esperantaj literoj. Intertempe jam delonge Unikodo ĉeneraliĝis, sed ĝie ankoraŭ abundas la surogataj skriboj. Ekzistas pluraj helpprogrametoj por skribi la e-literojn, sed neniu vere elstaras kaj ĉeneraliĝas. Programam(et)oj kiuj antaŭ dek jaroj estis bonaj (ekzemple Ek!, UnuRed) restas uzeblaj sed ne plu evoluas.

ĉenerale, la komputilaj helpforumoj (ne nur la esperantistaj!) iomete helpas, sed rezignas se la problemo estas komplika aŭ se la helpopetanto ne tuj komprenas la proponitan solvon.

Elsalutinta Robert

  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 16
  • Sekso: Vira
Re: Belga Agendo aŭ belga retejo ?
« Respondo #2 je: 09 februaro 2013, 12:49:08 ptm »
Mi emis diskutigi la aferon tra tutflandra aŭ tutbelga Google-tipa listo

Mi partoprenas en iuj tiaj Google-listoj, sed mi certe preferas skribi en forumo kiel jen ĝi tiu. Mi tamen ja havas la impreson, ke iuj Esperantistoj preferas tiujn dissendolistojn, eble ĉar ili alkutimiĝis al tia komunikado dum la 90-aj kaj fruaj dumilaj jaroj. Sed se tiuj homoj ja pretus provi forumon, mi certas, ke ili rekonus la avantaĵojn.

Tutmonde ĉiuj retpaĝoj de ĉiuj E-asocioj devus havi la saman aspekton. La grandaj asocioj havas (duon)profesiulojn por realigi tion; la lokaj asocioj ne. Mi esperas ke iukompetetulo pristudos la eblecojn (Google, Weebly...), elektos unu sistemon kaj kreos bazan retpaĝon facile transpreneblan de ĉiuj. Tian kompetentulon mi ne konas, kaj eĉ se li aperus kaj farus bonegan proponon, verŝajne plejparto de la movado rifuzus uzi ĝin.

Ne nepre estas problemo, ke la E-asocioj havas retpaĝarojn, kiuj malsame aspektas. Fakte, oni povus diri, ke estus tre enuiga afero, se ĉio aspektus same. La ĉefa afero estu, ke tiuj retpaĝaroj estu ja bonkvalitaj kaj interesaj.

Mi mem iom eksperimentis kun Google Sites, sistemo por krei repaŭarojn. Mi rekomendus eviti ĝin, ĉar ĝi ne estas tre bona, kaj oni tute ne plu evoluigas ĝin. Multaj aferoj en Google Sites havas nur anglalingvan varianton, kaj tute ne eblas traduki ilin en Esperanton.

Mi ne multe scias pri Weebly - ĝi certe estas tre simpla sistemo por rapide krei retpaĝaron, sed mi ne scias, ĉu oni povus facile krei per ĝi Esperantigitan retejon... Indus eksperimenti...

Por iom pli komplikaj retejoj,  oni povus uzi enhavmastruman sistemon (EMS, angle Content Management System) kiel Plone aŭ Drupal. La retpaĝaro  Libera Folio uzas Plone, kaj ĝi do estas jam Esperantigita (almenaŭ rilate la partojn videblajn al la publiko). Kaj mi aŭdis, ke ekzistas Esperantlingva versio de Drupal. Povas esti, ke tiuj tradukoj ne estas tute finfaritaj, mi ne certas.

Programam(et)oj kiuj antaŭ dek jaroj estis bonaj (ekzemple Ek!, UnuRed) restas uzeblaj sed ne plu evoluas.

Por Windows-komputiloj, indas provi la sistemon Tajpi - ĝi ekzistas jam plurajn jarojn kaj ĝia kreinto Thomas James daŭre laboras super ĝi. S-ro James ofte partoprenas en la forumo de Lernu sub la salutnomo tommjames.

Elsalutinta valer

  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 23
  • Sekso: Vira
    • Esperanto-Valonujo
Re: Belga Agendo aŭ belga retejo ?
« Respondo #3 je: 09 februaro 2013, 18:05:38 ptm »
Ankaŭ mi pliŝatas la forumon por diskuti. Do mi iomete reklamos pri tiu fadeno.

Laŭ mi la teknikaj solvoj estas "iom danĉera". Ni devas pli kompreni kiujn ni estas kaj kion ni bezonas. Kaj poste serĉi teknikaj solvoj. La danĉero estos uzi multe da tempo, kaj mono por iu teknikaĵo kiu ne solvos la problemon. aŭ solvi internacian problemon nur inter belgoj. aŭ krei ion kiu jam ekzistas internacie.
Fakte Esperantistoj estas aŭa publiko: iliaj bezonoj tre varias laŭ ilia regado de la lingvo. (Mi skribis artikolon pri tio sed ĝi estas nur en la franca ĝis nun.)

La retejo de APE estas farita per drupal (Patrice eksperimentas nuntempe, do la aspekto ŝanĝiĝas ciuhore ;-). Kaj la parton ke mi vidas por skribi estas tute en esperanto (aŭ tute en la franca, aŭ tute en la nederlanda, depende de la lingvo de la paŝo). Drupal estas vere multlingva.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Belga Agendo aŭ belga retejo ?
« Respondo #4 je: 11 februaro 2013, 09:10:52 atm »
Programam(et)oj kiuj antaŭ dek jaroj estis bonaj (ekzemple Ek!, UnuRed) restas uzeblaj sed ne plu evoluas.

Citaĵo
Por Windows-komputiloj, indas provi la sistemon Tajpi - ĝi ekzistas jam plurajn jarojn kaj ĝia kreinto Thomas James daŭre laboras super ĝi. S-ro James ofte partoprenas en la forumo de Lernu sub la salutnomo tommjames.


Dankon pro la atentigo. 'Tajpi' ŝajnas esti la bezonata plu-evoluigo de 'Ek' (kvankam tio ne estas menciita en la historio; la agorda-ekraneto estas kvazaŭ kopio de 'Ek'). Mi instalis ĝin kaj uzas ĝin nun, Tamen, eĉ instalo de simpla programo estas tro granda paŝo por multaj esperanto-parolantoj. Pluraj personoj, ankaŭ gravuloj, obstine uzas la x-surogaton en forumoj kaj retpoŝto. Kiel konvinki ilin?

Elsalutinta flory

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 2
Re: Belga Agendo aŭ belga retejo ?
« Respondo #5 je: 16 februaro 2013, 22:03:31 ptm »
 ;) La problemo estas ke multaj homoj ne scias kiel uzi la forumon.
Pro tio ni devus instrui ilin. Eble estus okazo dum la venonta BEF-kunveno la 23-an de marto en Bruselo.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Belga Agendo aŭ belga retejo ?
« Respondo #6 je: 17 februaro 2013, 08:20:12 atm »
La (aktiva) uzo de la forumo efektive ne estas simpla, sed oni iom post iom lernu uzi ĝin; tiel estas kun ĉiuj novaj iloj. Ekzistas helpdosiero, jam plurloke la uzo estis klarigita, sed pro iu kialo oni ne volas lerni/uzi. Same malesperige estas ke ankaŭ mankas la simplaj legantoj: tri artikoloj aperigitaj antaŭ du tagoj estas legitaj de maksimume 20 personoj, kvankam la forumo nun havas 93 membrojn.

Elsalutinta valer

  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 23
  • Sekso: Vira
    • Esperanto-Valonujo
Re: Belga Agendo aŭ belga retejo ?
« Respondo #7 je: 17 februaro 2013, 09:43:18 atm »
Dependas kiujn vi celas.

ĉu la estraranoj de FEL?
ĉu la belgaj estraranoj?
ĉu la aktivuloj en Belgio?
ĉu ĉiuj esperantistoj en Belgio? Inkluzive de la komencantoj?
Kaj por ĉiu grupo indus pripensi kion ili bezonas.

En merkato-scienco estas baza regulo: se vi ne celas precizan grupon... vi celas neniun!

Al estraranoj ni petas sufiĉe paroli Esperanton. Ni devus ankaŭ peti minimuman komputil-kapablon kaj komputil-uzon.
(Mia patrino estas pli ol 60jaraŭa. Kiam ĝi iĝis prezidantino de sia helpklubo "Kiwanis", ĝi abonis al la reto kaj komencis uzi ret-mesaĝon ĉar tio estis nepra.)

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Belga Agendo aŭ belga retejo ?
« Respondo #8 je: 17 februaro 2013, 11:03:59 atm »
La (aktiva) uzo de la forumo efektive ne estas simpla, sed oni iom post iom lernu uzi ĝin; tiel estas kun ĉiuj novaj iloj.

Tute prave. Tamen, nur la veraj aktivuloj sciu, kiel oni afiĉu novaĵojn. La granda plimulto ne bezonas afiĝi, sed simple estu informita. Por ili sufiĉas supre alklaki la frazon "Novaj afiŝoj ekde via lasta vizito". ĉu povas esti pli simple??

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Belga Agendo aŭ belga retejo ?
« Respondo #9 je: 17 februaro 2013, 11:10:05 atm »
;) La problemo estas ke multaj homoj ne scias kiel uzi la forumon.
Pro tio ni devus instrui ilin. Eble estus okazo dum la venonta BEF-kunveno la 23-an de marto en Bruselo.
Mi ne konas la lokajn cirkonstancojn. Se tie estas disponebla komputilo kaj projekciilo, jes, tiam eblas. Se oni nur parole povas klarigi, forgesu. Tio ne funkcios. Homoj devas vidi tion kaj prefere eĉ fari antaŭ ol ili plene komprenas.

*****

  • Gasto
Re: Belga Agendo aŭ belga retejo ?
« Respondo #10 je: 17 februaro 2013, 16:41:06 ptm »
Iom strange estas ke, kiam oni montras la paŭaron de la Forumo, la homoj miras ke ĝi ekzistas.
Jes oni devas iom alkutimiĝi al la sistemo de la forumo, sed ĉu homoj ankaŭ ne devas fari tion kiam ili aliĝas al Facebook? Kaj tio ŝajne ne donas problemon por iu ajn.
Mi faris al mi kutimon viziti la forumon ĉiun duan tagon, kio nun estas sufiĉe mi pensas. Tamen la forumo povas esti bona loko por ĝeneralaj komunikoj inter ĉiuj homoj kiuj rajtas aliĝi ĝin (ĉiuj belgoj ĉu ne?)

Kial meti niajn demandojn kaj problemojn en merdo kiel Facebook kiam ni disponigas pri bela kaj bona forumo?
« Lasta redakto: 19 februaro 2013, 08:44:04 atm de ***** »