+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Kursoj / Cursussen (Kontrolantoj: PaulP, Roland Rotsaert)
| | |-+  En januaro komenciĝos reta Esperanto-kurso

Aŭtoro Fadeno: En januaro komenciĝos reta Esperanto-kurso  (Legita 6182 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
En januaro komenciĝos reta Esperanto-kurso
« je: 26 decembro 2017, 07:51:06 atm »

En januaro komenciĝos internacia E-kurso je supera nivelo, en la kategorio de specialaj kursoj. Ĝi estas gvidota de instruistino vive, en Interreto. La lecionoj okazos 1-foje semajne.

Eblas aliĝi ĝis la 4-a de januaro 2018.

Temas pri 5-monata kurso de Esperanto, kiun organizas la Jagelona Universitato en Krakovo, Pollando. Instruos Maria Majerczak.

La oficialaj konfirmiloj pri la partopreno enhavas krom la konfirmo kaj blazono de la universitato, la markon de la internacia EAQUALS-kvalito de Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato, kio plialtigas ilian internacian prestiĝon.

Informoj pri la kurso: goo.gl/x1S3AH ( https://goo.gl/x1S3AH )

Se, studinte ĉiujn informojn en la indikita retpaĝo (la anoncejo), vi decidis ALIĜI, bv. skribi al: esperanto.instruado.jag.univ.pl(at)gmail.com (ni publikigas la adreson de la kursoj ĉiam en tia kontraŭ-spama formo).

Invitas vin la universitato.

Maria Majerczak, universitata instruistino