+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  angla anstataŭ francaŭ

Aŭtoro Fadeno: angla anstataŭ francaŭ  (Legita 7142 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
angla anstataŭ francaŭ
« je: 26 septembro 2010, 08:22:55 atm »
Legu la artikolon (kaj la reagojn) en De Standaard (http://www.standaard.be/artikel/detail.aspxĉartikelid=VL2VTQ6N) :

'Liever Engels dan Frans als tweede taal'
Vlaams onderwijsminister Pascal Smet lanceert taalbommetje

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: angla anstataŭ francaŭ
« Respondo #1 je: 27 septembro 2010, 08:28:29 atm »
Jes, hieraŭ "De Smet van Pascal" eĉ estis unu el la plej priparolataj punktoj en la jarĉefkunveno de Flandra Esperanto-Ligo.

Mi ĝis nun ne havis tempon por legi kaj analizi la centojn da reagoj. Laŭ mi tre indus, se iu povus fari resumon. Tio eble povus esti la baza por bona gazetara artikolo.


Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: angla anstataŭ francaŭ
« Respondo #2 je: 27 septembro 2010, 11:08:08 atm »
Tre verŝajne "Man bijt hond" prilumos la vidpunkton de la Esperanto-movado.

Elsalutinta Andreo Peetermans

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 14
  • Sekso: Vira
Re: angla anstataŭ francaŭ
« Respondo #3 je: 27 septembro 2010, 13:30:04 ptm »
Tre verŝajne "Man bijt hond" prilumos la vidpunkton de la Esperanto-movado.

Tio estas laŭ mi eĉ jam tute certa; ili disspektigos la reportaĵon ĉi-vespere.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: angla anstataŭ francaŭ
« Respondo #4 je: 27 septembro 2010, 14:58:54 ptm »
Jen la teksto, kiu - en la nederlanda - estis sendita al multaj gazetoj, radio- kaj televidstacioj, kaj kiu vekis la atenton de "Woestijnvis", la firmao kiu produktas televidprogramojn i.a. por VRT.

ĉu ĉiuj lingvoj egalas, sed la Angla pli? NE!

Pascal Smet, la Ministro pri Instruado kaj Egalaj ŝancoj de Flandrujo, diras ke la Angla devas iĝi la dua lingvo en la tuta eŭropa Unio.

Akcepti la Anglan kiel duan lingvon por ĉiuj, donas al la Anglalingvaj landoj grandan ekonomian avantaĵon, ili ekz. devas malpli investi pri lingvoj. Sed ĉefe, tio faras de la ne-anglalingvanoj duarangajn civitanojn de la mondo. Kiom frue vi komencas en la lernejo la Anglan, kiom bone vi parolas ĝin, vi neniam povos diri ke la Angla estas via gepatra lingvo. Kaj tio ĵuste estas tio, kion multaj laboroj postulas, eksplicite aŭ implicite. Tiu diskriminacio eĉ okazas por postenoj por la EU! Kaj multaj homoj neniam sukcesos bone paroli la Anglan, kiom bone vi ja instruas. Ju pli da Angla en la mondo, des pli da homoj ne komprenos ĝin kaj des pli ni perdos nian lingvon kaj identecon. Se ni volas ke ĉiuj ricevas samajn ŝancojn, ni devas elekti neŭtralan lingvon, lingvo kiu neniun favoras.


Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: angla anstataŭ francaŭ
« Respondo #5 je: 28 septembro 2010, 09:51:56 atm »
La filmeto en la programo "Man bijt hond" bone montris, ke Esperanto estas ĉiutaga vivanta lingvo, kaj tio estas pli grava ol senfinaj diskutoj pri la avantaĵoj kaj malavantaĵoj de difinitaj lingvoj.

Mi volas esprimi mian dankon al ĉiuj, kiuj kunlaboris por Tiu ĉi programo, do ne nur al la kelkaj personoj, kiuj finfine aperis en la programo, sed ankaŭ al la deko, kiu kunlaboris, sed kies kunlaboro finfine ne estis uzata. Tia ĉiam estas televido: oni uzas tutan tagon por filmeto de nur 5 minutoj, kaj multe da laboro ŝajnas esti vana. Sed, kiel jam diris paŭjo Zamenhof "Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas", sed kelkaj ja portas frukton!

Albert1

  • Gasto
Re: angla anstataŭ francaŭ
« Respondo #6 je: 29 septembro 2010, 01:59:49 atm »
La filmeto en la programo "Man bijt hond" ...

Se iu volas ankoraŭ rigardi la filmon, ĝi estas trovebla ĉi tie:
 
http://www.een.be/programmas/man-bijt-hond/lingua-franca
 

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Petskribo
« Respondo #7 je: 11 oktobro 2010, 11:56:01 atm »
Jen alvoko de Katja, kiu ankaŭ estas diskoniginda laŭ ĝi tiu vojo:

Karaj Geamikoj,
 
Okaze de la komunikoj de la ministro Pascal Smet rilate la uzo de la angla lingvo kiel dua lingvo en Eŭropo,estis lanĉita peticio akceptita de la Flandra Esperanto Ligo.
Bonvolu legi ĝin kaj aprobi subskribante ĝin.
Jen la ligo:http://www.thepetitionsite.com/takeaction/584/829/863/

Klakante sur la ligo vi alvenos je retpaĝo sur kiu vi dekstre entajpu viajn nomon kaj adresinformojn (tiuj lastaj ne estos montritaj publiko).
« Lasta redakto: 11 oktobro 2010, 12:59:18 ptm de Albert1 »