Esperanto-forum

Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) => Esperanto-literaturo kaj -muziko => Fadeno komencita de: PaulP je 06 marto 2014, 12:25:51 ptm

Titolo: Lerni Esperanton per proverboj
Afiŝo de: PaulP je 06 marto 2014, 12:25:51 ptm
Franclingvanoj, kiuj volas iom refreĝigi sian lingvokonon, povas nun studi la verkon "L'espéranto par ses proverbes, locutions et adages". La aŭtoro Jean-Luc Tortel diras, ke proverboj, ĉar ili plej ofte rimiĝas, facile restas en nia memoro. Sekve lerni lingvon, studante ĝiajn proverbojn, estas efika metodo. Kompreneble oni povas uzi la verkon ankaŭ por refreĝigi sian konon de Esperanto-proverboj. Iujn vi verŝajne jam plurfoje aŭdis, kiel "Restu tajloro ĉe via laboro" aŭ "Ne povas ĉiu homo esti pap' en Romo", aliaj tamen estas iom novaj, kiel Tiu ĉi "Dum dormis senpense la Akademio, de iksoj vastiĝis la epidemio".
 ĉu erare supozi, ke la eldoninto de la verko, André Cherpillod, aldonis ĝin?
 
 Por pliaj informoj pri Tiu ĉi libro, iru al http://www.retbutiko.net/eo/ero/plae (http://www.retbutiko.net%2Feo%2Fero%2Fplae)