Esperanto-forum

Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) => Esperanto-literaturo kaj -muziko => Fadeno komencita de: PaulP je 08 novembro 2013, 13:15:24 ptm

Titolo: Forpasis Daniel Luez
Afiŝo de: PaulP je 08 novembro 2013, 13:15:24 ptm
La 5an de novembro forpasis la franca verkisto kaj tradukisto Daniel Luez. Liaj originalaj kaj tradukaj verkoj aperis en i.a. en la revuoj Fonto, Franca Esperantisto kaj La Ondo de Esperanto. En 1988–1992 li redaktis la revuon Fonto.
 
 Li pleje konatiĝis pro siaj tradukoj de la verkoj de Georges Simenon pri komisaro Maigret: Maigret hezitas (1999), Maigret kaj la maljuna damo (2002), Amiko el la junaĵo de Maigret (2004), La flava hundo (2007), Maigret eraras (2009).
 
 Vidu http://www.retbutiko.net/verkinto/simenon (http://www.facebook.com/l.phpĉu=http%3A%2F%2Fwww.retbutiko.net%2Fverkinto%2Fsimenon&h=wAQE-AupK&s=1)