+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Lerni Esperanton per proverboj

Aŭtoro Fadeno: Lerni Esperanton per proverboj  (Legita 3850 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Lerni Esperanton per proverboj
« je: 06 marto 2014, 12:25:51 ptm »
Franclingvanoj, kiuj volas iom refreĝigi sian lingvokonon, povas nun studi la verkon "L'espéranto par ses proverbes, locutions et adages". La aŭtoro Jean-Luc Tortel diras, ke proverboj, ĉar ili plej ofte rimiĝas, facile restas en nia memoro. Sekve lerni lingvon, studante ĝiajn proverbojn, estas efika metodo. Kompreneble oni povas uzi la verkon ankaŭ por refreĝigi sian konon de Esperanto-proverboj. Iujn vi verŝajne jam plurfoje aŭdis, kiel "Restu tajloro ĉe via laboro" aŭ "Ne povas ĉiu homo esti pap' en Romo", aliaj tamen estas iom novaj, kiel Tiu ĉi "Dum dormis senpense la Akademio, de iksoj vastiĝis la epidemio".
 ĉu erare supozi, ke la eldoninto de la verko, André Cherpillod, aldonis ĝin?
 
 Por pliaj informoj pri Tiu ĉi libro, iru al http://www.retbutiko.net/eo/ero/plae
 
« Lasta redakto: 07 marto 2014, 15:12:07 ptm de PaulP »