Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Alvokoj / Oproepen => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 25 aŭgusto 2010, 11:38:38 atm

Titolo: eŭropa konsultado pri kultura heredaĵo
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 25 aŭgusto 2010, 11:38:38 atm
Je la 18a de aŭgusto la eŭropa Unio lanĉis konsultado-proceduron pri la ciferecigo de la kultura heredaĵo. La ĝis nun plej konata tia projekto estas Europeana.

La gazetara anonco (nur anglalingva) estas je http://www.den.nl/getasset.aspxĝid=2010-08-18_PressRelease_ECWisemenConsultation.pdf&assettype=attachments
(estas malrekta adreso, mi ne certas ĉu ĝi funkcias); la enketilo (angla, franca, germana) estas je http://ec.europa.eu/yourvoice/ipm/forms/dispatch?form=comitedessages

La temo meritas zorge verkitan artikolon en ekzemple la revuo Monato (kaj eble mi verkos ion), sed ne restas tempo por tio: la limdato por reagi al la konsultado estas la 30a de septembro 2010. Tial mi diskonigas laŭ ĝi tiu vojo.

Ankaŭ gravas por Esperanto, ĉar dum pli ol unu jarcento ni akiris (precipe skriban) heredaĵon kiu nun restas kaŭita, ofte neglektita kaj neatingebla en niaj kaj alies bibliotekoj kaj -arĝivoj.

Roland Rotsaert