Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) > Lingvaj demandoj / Taalproblemen

Kio estas taŭga(j) traduko(j) de 'Board'

(1/1)

Albert1:
Dank al du tre diligentaj Esperantistoj, Chainy kaj Mustelulo, la traduko de la SMF-forumo en Esperanto preskaŭ estas preta.
Ni ankoraŭ pridiskutas kiel plejbone traduki kelkajn anglajn vortoj.
Ekzemple la 'Kategorio' estas dividita en la Angla: 'board' kaj 'subboard'.
Vidu aldonaĵo.
Ni jam havas kelkajn proponojn:
forumparto, rubriko, ĉapitro, sekcio,  ....
Kiu povas helpi nin trovi la plejbonan tradukon?

PaulP:
Laŭ mi "rubriko" tute taŭgas.

Albert1:

--- Citaĵo de: PaulP je 20 aprilo 2012, 15:46:55 ptm ---Laŭ mi "rubriko" tute taŭgas.

--- Fini citaĵon ---
Dankon.
En Lernu! oni ankaŭ diskutas pri la vorto.
http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=11811

PaulP:
> = Kategorio > Forumparto > Fadeno > afiŝo/mesaĝo

Kaj ĉu kategorio ne estas parto de la forumo? Kaj ĉu fadeno eĉ ne estas parto de la forumo?
Nu, temas simple pri konvencio kompreneble, sed mi daŭre preferas mian "rubriko", same ekzemple kiel en Monato. Estas la revuo, ĝi havas siajn rubrikojn (Politiko, Moderna vivo ktp), kiu siavice havas siajn artikolojn. "Forumparto" laŭ mi estas tro ĝenerala kaj miskomprenebla.

Albert1:

--- Citaĵo de: PaulP je 22 aprilo 2012, 07:57:10 atm ---> = Kategorio > Forumparto > Fadeno > afiŝo/mesaĝo

Kaj ĉu kategorio ne estas parto de la forumo? Kaj ĉu fadeno eĉ ne estas parto de la forumo?
Nu, temas simple pri konvencio kompreneble, sed mi daŭre preferas mian "rubriko", same ekzemple kiel en Monato. Estas la revuo, ĝi havas siajn rubrikojn (Politiko, Moderna vivo ktp), kiu siavice havas siajn artikolojn. "Forumparto" laŭ mi estas tro ĝenerala kaj miskomprenebla.

--- Fini citaĵon ---
Mi tute konsentas vian rezonadon. Mi jam skribis pri tio en la testforumo de la tradukistoj:
http://darkweasel.der-keks-springt.de/smf/index.php/topic,10.msg241.html#msg241
 

Navigado

[0] Fadenlisto

Plena versio