Esperanto-forum

Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) => Kursoj / Cursussen => Fadeno komencita de: AlexandervB je 11 julio 2009, 14:31:28 ptm

Titolo: Vesperkursoj de esperanto en Antverpeno?
Afiŝo de: AlexandervB je 11 julio 2009, 14:31:28 ptm
Saluton,

Mi estas tute nova en tiu esperantoforumo. Mia nomo estas Alexander, mi estas kvardek kvin jara (naskiĝ. en 1963).
 
Mi komencis lerni esperanton nur ankaŭ nelonge, kun la lernolibro “Saluton! Esperanto aŭtodidakte”. Poste mi ankaŭ legis la legolibreton “Gerda malaperis”, kun la helpa de la aldonita vortlisto. Mi vere esperas ke mi ne faras tro multajn erarojn. Mi estas ankoraŭ komencanto en esperanto.  :)

Mi nun serĉas pliaj ebloj por ekzerci skribi kaj ankaŭ paroli esperanton. ĝis la jaro pasinta en Antverpeno ekzistis un kurso de esperanto en versperlernejo, sed bedaŭrinde ĉi tiun lernojaron la kurso ne plu estos donata.
 
ĉu iu sciis ĉu ekzistas aliaj ebloj (ekzemple vesperkursoj, kursoj de konversacio, kaj tiel plu) en Antverpeno?

(Mi loĝas en Oostmalle, en la norda Kampino, sed mi laboras en Antverpeno. Mi lernis filozofion kaj informadikon, kaj mi laboras kiel analizisto de problemoj de programaro).

Koran dankon anticipe por ĉiuj informoj.  :)

Koran salutojn,

Alexander
Titolo: Re: Vesperkursoj de esperanto en Antverpeno?
Afiŝo de: Lodchjo je 12 julio 2009, 09:34:45 atm
Saluton, Alexander!!
Vi skribis tute bone (nur kelkaj detaloj korektendas), gratulojn! Ekde oktobro denove estos vesperkurso en Antverpeno, verŝajne dum merkred-vespero, ĝis decembro. Tamen, tio estos por tutkomencantoj, do tro facila por vi. Post tiu kurso, ekde januaro estos dua nivelo, eble tio estos bone por vi?

Alia ebleco estas, sed mi ne scias ĉu eblos kombini kun via laboro: ĵaŭde posttagmeze estas konversacia kurso kiun gvidas Iwona Kocieba, du-foje monate, se mi ne eraras. ĉu tio taŭgos por vi? Tiu kurso verŝajne ie en septembro rekomenciĝos.

Alia bona maniero, estas viziti kurson en eksterlando, ekzemple dum semajnfino. Morbecque estas bona propono (Norda Francio, 14-15 novembro) kaj ankaŭ studsemajnfino en Nederlando eblas (Vlaardingen, 6-8 novembro).

Amike,

Lode.
Titolo: Re: Vesperkursoj de esperanto en Antverpeno?
Afiŝo de: AlexandervB je 13 julio 2009, 12:34:41 ptm
Saluton Lode,
 
Koran dankon por la informo. La dua kurso (post la kurso por komencantoj) ekde januaro certe min interesas.
(Malfelice, mi ne povas liberigi min posttagmeze por la konversacia kurso).
Amikajn salutojn,
 
Alexander