+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Germana-Nederlanda E-Kongreso, Oldenburg 3-6 junio 2022

Ligitaj eventoj

  • Oldenburg: Germana E-Kongreso: 03 junio 2022 - 06 junio 2022

Aŭtoro Fadeno: Germana-Nederlanda E-Kongreso, Oldenburg 3-6 junio 2022  (Legita 2681 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Germana-Nederlanda E-Kongreso, Oldenburg 3-6 junio 2022
« je: 11 marto 2022, 09:32:01 atm »

Germana Esperanto-Asocio kune kun partnera asocio Esperanto Nederland invitas je Pentekosto al Oldenburg. La kongreso estas agnoskita kiel oficiala kleriga programo de Erasmus+ kun la temo „Daŭripovo“. Aro da prelegoj prilumos la temon en diversaj kuntekstoj: lingvo/komunikado, medio, ekonomio, trafiko, insuloj, la vivo de handikapitoj, virtuala mono kaj eĉ kosma rubaĵo. Okazos ankaŭ kultura programo kaj lingvokurso por komencantoj malfermitaj al la publiko. https://www.esperanto.de/gek2022

Informoj je Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/419388


Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Germana-Nederlanda E-Kongreso, Oldenburg 3-6 junio 2022
« Respondo #1 je: 12 junio 2022, 19:49:46 ptm »

(Legu ankaŭ https://eventaservo.org/e/db2b49)

La proksiman lundon (17:30-19:00 pariza tempo) mi rakontos pri la 99-a
Germana E-Kongreso okazinta la pasintan semajnfinon en la urbo Oldenburg,
kun la ĉeftemo "daŭripovo" (https://www.esperanto.de/eo/gek2022-programo).
Partoprenis 150 personoj kaj estis vigla prelega kaj arta programo. I.a
koncertis Kajto kaj mi prelegis pri "Daŭripova Spac-ekspluatado". Post la
kongreso mi gastis en la E-klubo en Bremen kaj prelegis pri la lasta
Israela Kongreso. Oni tre interesiĝis kaj pluraj diris ke ili konsideros
partopreni en aprilo 2023.

Kelkajn fotojn mi afiŝis en Facebook:
https://www.facebook.com/amri.wandel/posts/10227997307707949 kaj
https://www.facebook.com/amri.wandel/posts/10227989320188266

La Zoom-adreso estas kiel ĉiam https://huji.zoom.us/j/7508982919 aŭ klaku
la Zoom-bildon kiu aperas dum la kunvenhoroj en la hejmpaĝo de ELI
https://www.esperanto.org.il/

Ĝis lundo, Amri