+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Kongresoj / Congressen (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Karavanoj al la sudo

Aŭtoro Fadeno: Karavanoj al la sudo  (Legita 4393 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Karavanoj al la sudo
« je: 19 junio 2016, 21:30:56 ptm »
En la Fondaĵo Vanbiervliet en Kortrijk troviĝas foto-albumo de Gerard
 Debrouwere, dum jardekoj gvida persono en la kortrijka kaj flandra
 Esperanto-movado.
 
 Ĝis nun la fotoj ne estis bitigitaj kaj enretigitaj, ĉar mankis informoj
 por priskribi ilin. Apenaŭ estas mencioj de dato kaj loko.
 
 Nun mi trovis la programon de grupa vojaĝo al la UK en Beograd, 1973.
 Sur ĝi ankaŭ estas listo de 'Karavanoj al la sudo', organizitaj de Belga
 Esperanto-Federacio:
 
 1. Sofia 1963
 2. Budapest 1966
 3. Madrid 1968
 4. Beograd 1973
 5. Ateno 1975
 
 Certe multaj fotoj el la albumo rilatas al unu el la tri orienteŭropaj
 landoj.
 
 Ĉu ankoraŭ estas homoj kiuj partoprenis tiujn karavanojn kaj povas helpi
 por priskribi la fotojn? Ĉu eble en ies ŝranko estas la programo de la
 aliaj karavanoj?
 
 Roland Rotsaert