Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: yvesn je 28 decembro 2017, 19:08:02 ptm

Titolo: Teatraĵo Esperanto en Hasselt
Afiŝo de: yvesn je 28 decembro 2017, 19:08:02 ptm
En la novembra-decembra Horizontaal troviĝas artikolo (http://www.nevelsteen.info/wp-content/uploads/2017/12/Horizontaal-toneel-Esperanto.pdf) koncerne la prezentadon de la teatraĵo Esperanto. (http://www.nieuwstedelijk.be/project/esperanto) Ĝi temas fakte pri la problemo de la fuĝintoj, sed enestas prezento, aludoj, primeditadoj pri Esperanto. La 5 prezentadoj rapide elvendiĝis. Nun tiu grupo programis unu plian, lastan prezenton en Hasselt, sabaton la 13an de januaro je la 20 horo en De Nieuwe Zaal. Pluraj personoj en Antwerpen intencas veturi tien por ĉeesti. Pro la horo kaj komunikproblemo oni pensas pri grupa aŭta veturo. Interesitoj anoncu sin ĉe  Yves Nevelsteen aŭ ĉe Ivo Durwael.