Esperanto-forum
Publikaj rilatoj / Contacten => Diversaj / Diversen => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 31 marto 2014, 16:53:02 ptm
-
Dum jardekoj Germain Pirlot kolektas gazeteltranĉaĵojn pri Esperanto
(kaj pri lingvaj problemoj ĉenerale). Tiuj eltranĉaĵoj estis
transdonitaj al la Esperanto-fondaĵo Cesar Vanbiervliet en Kortrijk, sed
ili estis neordigitaj kaj do preskaŭ neuzeblaj.
Nun preskaŭ 800 eroj (mi taksas ke estas proksumime duono) estas
skanitaj kaj metitaj je http://1drv.ms/1eH0ksl kiel traserĉeblaj
pdf-dosieroj (kun nomstrukturo dato|simpligita gazetotitolo|simpligita
titolo).
Plej granda parto estas belgaj (nl kaj fr) sed ankaŭ estas alilandaj.
Kion eblas fari per tio? Jen kelkaj sugestoj:
- Legi pri pli fruaj iniciatoj, sukcesaj aŭ nesuksesaj.
- Rekontakti iamajn aktivulojn (en multaj lokoj iam estis eo-grupo kaj
nun ne plu)
- Verki aŭ kompletigi la historion de sia propra grupo (bonkvalitaj
fotoj kun nomoj de montritaj personoj, kiuj povas anstataŭi la
gazeto-kvalitajn fotojn estas bonvenaj).
- ...
Roland Rotsaert