Esperanto-forum

Publikaj rilatoj / Contacten => Diversaj / Diversen => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 11 septembro 2015, 07:54:58 atm

Titolo: Eugène Adam (Lanti), fondinto de la laborista E-movado
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 11 septembro 2015, 07:54:58 atm
Inter tiuj, kiuj evoluigis Esperanton kiel socian fenomenon, eble la plej nekutiman personecon havis eĉgeno Lanti. Malkiel la ceteraj movadgvidantoj, li ne studis en gimnazio aŭ liceo, dum longa tempo manlaboris, kaj, plej grave: li fondis en Esperantujo tute apartan movadon, kiu ne fontis el la antaŭmilita movado, konstruita de Zamenhof, L. de Beaufront, profesoroj Bourlet, Boirac kaj Cart, generalo Sebert kaj iliaj samtempuloj, nek el UEA de Hodler, Mudie, Privat k. a.
 
 Legu pli en la artikolo “Eŭgeno Lanti, la unua sennaciisto” de Aleksander Korĉenkov, kiu aperis en la postkongresa kajero 8-9 de “La Ondo de Esperanto”, kadre de la kleriga rubriko “Nia Trezoro”. Hodiaŭ ĝi tiu artikolo estis publikigita ankaŭ en la novaŭretejo La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/09/lanti/