Esperanto-forum

Publikaj rilatoj / Contacten => Diversaj / Diversen => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 06 oktobro 2015, 19:19:35 ptm

Titolo: Pola rapidtrajno 'IC Esperanto' ekde decembro
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 06 oktobro 2015, 19:19:35 ptm

La pola ŝtata fervoj-entrepreno akceptis la trajno-nomon ESPERANTO! En la fino de la voĉdonado, anoncita semajnon antaĵe, la nomo Esperanto havis 3940 voĉojn, la nomo Narew 2509 voĉojn, Bojary 200 voĉojn.

La interurba rapidtrajno "IC Esperanto" funkcios ekde decembro, kaj denove aŭdeblos la nomo Esperanto en polaj stacidomoj. (Pli frue jam funkciis trajno kun la sama nomo inter Biaŭystok kaj Warszawa, sed ĝi estis nuligita en junio 2013, ĉar uzis ĝin nesufiĉe multaj pasaĵeroj.)

KORAN DANKON AL ĉiuj voĉDONINTOJ EN LA TUTA MONDO!


Via voĉdono multe helpis en la diskonigo de Esperanto en la pola ekstermovada medio. Sen via helpo la sukceso ne estus atingita!


En https://www.facebook.com/PKP.Intercity?ref=stream estas publikigitaj la akceptitaj nomoj de ĉiuj 10 trajnoj, por kiuj fejsbukanoj voĉdonis:


1. Warszawa – Biaŭystok --> Esperanto
2. Warszawa – Olsztyn --> Kortowo
3. Warszawa – ?ód? --> Uszatek
4. Warszawa – ?ód? --> Deyna
5. Gdynia – Wroc?aw --> Bursztyn
6. Gdynia – Wroc?aw --> B?yskawica
7. Katowice – Poznaŭ --> Kozio?ki
8. Warszawa – Bydgoszcz --> ĉuczniczka
9. Warszawa – Bydgoszcz --> Kujawiak
10. Warszawa – Lublin --> Bystrzyca


Sinceran dankon al ĉiuj kunlaborintoj, voĉdonintoj!




Szilvási László (ret-info)