Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 07 marto 2016, 08:22:33 atm

Titolo: Staĝo pri tradukado gvidata de Brian Moon
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 07 marto 2016, 08:22:33 atm

De la 11a- ĝis la 16a de aprilo denove okazos staĝo pri tradukado en Bouresse, en Kvinpetalo, gvidata de Brian Moon, vicprezidanto de la Akademio.


Kie renkontiĝas diversaj lingvoj, ĉiam necesas tradukoj, sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras. Tradukadon necesas aparte ekzerci, kaj dum tiu ĉi semajno ni faros ĝuste tion, esperantigante francajn tekstojn plej diversajn.
La celo estas tradukado altnivela, sed ankaŭ plibonigo de la lingva nivelo en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj. Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj.
La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la Atesto pri Supera Lernado de FEI.


Restas ankoraŭ kelkaj tagoj por aliĝi laŭ la plej favoraj kondiĉoj.    (moonmont(a)pt.lu)