Esperanto-forum

Publikaj rilatoj / Contacten => Diversaj / Diversen => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 25 oktobro 2010, 19:39:57 ptm

Titolo: Inventaro de la 'diversaĵoj' el la Esperanto-fondaĵo Cesar Vanbiervliet
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 25 oktobro 2010, 19:39:57 ptm
En la fondaĵo Vanbiervliet estas, krom libroj kaj revuoj, ankaŭ multaj 'diversaĵoj', nun jam 99 skatoloj. Ili estas iom post iom ordigitaj kaj registritaj, sed ĝis nun la (manskribitaj) listoj kun la enhavo estis nur konsulteblaj surloke. Nun okazas entajpado de tiuj listoj; la enhavo de 14 skatoloj jam estas videbla je https://sites.google.com/site/esperantokortrijk/inventaro; la aliaj sekvos dum la venontaj semajnoj/monatoj. Iam la inventaro devas esti komplete refarata, sed mi esperas ke gravaj dokumentoj jam nun pli facile akireblos por esplorantoj.
Jam unu esplorinda afero: estas en la kolekto cirkulero (sen dato) per kiu oni kolektas monon por monumento por Juul Karnas. Tiu persono al mi estis tute nekonata, sed ekzistas sufiĉe longa Vikipedia-artiikolo pri li je http://eo.wikipedia.org/wiki/Juul_Karnas kaj efektive en 1935 tomboŝtono estis inaŭgurita. ĉu la ŝtono ankoraŭ ekzistas? Mi ne trovas ĝin je http://www.schoonselhof.be/2bberchem/ (sed eble mi serĉas en alia tombejo aŭ 'Karnas' estis pseŭdonimo).

Roland Rotsaert
Titolo: Inventaro kompleta
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 01 novembro 2010, 15:58:21 ptm
Mi finis la entajpadon de la manskribitaj listoj de la 'diversaĵoj'. La dosiero konsulteblas je http://sites.google.com/site/esperantokortrijk/inventaro .
Post tiu laboro eblas fari plurajn konkludojn (ĉenerale: ke ege multe restas farenda), sed mi mencias nur du: