Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Anoncetoj / Zoekertjes => Fadeno komencita de: Andreo Peetermans je 12 januaro 2011, 20:01:04 ptm

Titolo: Kunveturo al Kopenhago?
Afiŝo de: Andreo Peetermans je 12 januaro 2011, 20:01:04 ptm
Kimmie kaj mi planas partopreni la chi-jaran UK en Kopenhago. Bedaurinde niaj monaj ebloj estas ne senlimaj, kaj pro tio ni devas serchi malmultekostajn opciojn. Pro tio, ni esperas ke iu, kiu havos liberajn sidlokojn en sia auto, bonvolos proponi al ni kunveturon. Kompreneble, ni pretus doni modestan kontribuon por la benzino-kostoj.

Andreo.