Esperanto-forum
Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: BertSchumann je 08 januaro 2012, 01:27:55 atm
-
Kastelo Greziljono organizas kun ILEI kursojn por personoj kiuj komencis lerni E-on kaj deziras rapide progresi per intensaj kursoj gvidataj de tre spertaj instruistoj kiuj uzos E-on por instrui per la rekomendita rekta metodo. Ni proponas du nivelojn (kursojn) kaj ekzamenojn:
Seminario "Mondvojaĝantoj" gvidata de Mireille Grosjean (Svisujo) kaj Miguel Ángel González Alfonso (Kubo)
Kurso 1 gvidata de Christophe Chazarein (Francujo) — por esprmi sin en bona Esperanto (A2-B1)
Kurso 2 gvidata de Zsofia Korody (Germanujo) — por progresintoj, kursgvidantoj kaj kursgvidontoj (B1-B2)
Internaciaj KER-ekzamenoj de UEA/ITK je niveloj B1, B2 kaj C1
Legu la detalojn en http://gresillon.org/printempo (http://gresillon.org/printempo)
aŭ tuj aliĉu en http://gresillon.org/aligho (http://gresillon.org/aligho)