Esperanto-forum

Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) => Lingvaj demandoj / Taalproblemen => Fadeno komencita de: Albert1 je 19 aprilo 2012, 22:46:50 ptm

Titolo: Kio estas taŭga(j) traduko(j) de 'Board'
Afiŝo de: Albert1 je 19 aprilo 2012, 22:46:50 ptm
Dank al du tre diligentaj Esperantistoj, Chainy kaj Mustelulo, la traduko de la SMF-forumo en Esperanto preskaŭ estas preta.
Ni ankoraŭ pridiskutas kiel plejbone traduki kelkajn anglajn vortoj.
Ekzemple la 'Kategorio' estas dividita en la Angla: 'board' kaj 'subboard'.
Vidu aldonaĵo.
Ni jam havas kelkajn proponojn:
forumparto, rubriko, ĉapitro, sekcio,  ....
Kiu povas helpi nin trovi la plejbonan tradukon?
Titolo: Re: Kio estas taŭga(j) traduko(j) de 'Board'
Afiŝo de: PaulP je 20 aprilo 2012, 15:46:55 ptm
Laŭ mi "rubriko" tute taŭgas.
Titolo: Re: Kio estas taŭga(j) traduko(j) de 'Board'
Afiŝo de: Albert1 je 22 aprilo 2012, 03:21:19 atm
Laŭ mi "rubriko" tute taŭgas.
Dankon.
En Lernu! oni ankaŭ diskutas pri la vorto.
http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=11811 (http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=11811)
Titolo: Re: Kio estas taŭga(j) traduko(j) de 'Board'
Afiŝo de: PaulP je 22 aprilo 2012, 07:57:10 atm
> = Kategorio > Forumparto > Fadeno > afiŝo/mesaĝo

Kaj ĉu kategorio ne estas parto de la forumo? Kaj ĉu fadeno eĉ ne estas parto de la forumo?
Nu, temas simple pri konvencio kompreneble, sed mi daŭre preferas mian "rubriko", same ekzemple kiel en Monato. Estas la revuo, ĝi havas siajn rubrikojn (Politiko, Moderna vivo ktp), kiu siavice havas siajn artikolojn. "Forumparto" laŭ mi estas tro ĝenerala kaj miskomprenebla.

Titolo: Re: Kio estas taŭga(j) traduko(j) de 'Board'
Afiŝo de: Albert1 je 22 aprilo 2012, 12:59:11 ptm
> = Kategorio > Forumparto > Fadeno > afiŝo/mesaĝo

Kaj ĉu kategorio ne estas parto de la forumo? Kaj ĉu fadeno eĉ ne estas parto de la forumo?
Nu, temas simple pri konvencio kompreneble, sed mi daŭre preferas mian "rubriko", same ekzemple kiel en Monato. Estas la revuo, ĝi havas siajn rubrikojn (Politiko, Moderna vivo ktp), kiu siavice havas siajn artikolojn. "Forumparto" laŭ mi estas tro ĝenerala kaj miskomprenebla.
Mi tute konsentas vian rezonadon. Mi jam skribis pri tio en la testforumo de la tradukistoj:
http://darkweasel.der-keks-springt.de/smf/index.php/topic,10.msg241.html#msg241 (http://darkweasel.der-keks-springt.de/smf/index.php/topic,10.msg241.html#msg241)