Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Anoncetoj / Zoekertjes => Fadeno komencita de: slavneui je 30 septembro 2013, 23:18:36 ptm

Titolo: Esperantoliteroj in epub-dosieroj en Sony-legilo
Afiŝo de: slavneui je 30 septembro 2013, 23:18:36 ptm
Saluton,
Mi havas Sony-legilon prs-t1 kaj ne sukcesas videbligi la diakritajn literojn de E-o (spite al la 7 literaroj disponeblaj).
ĉu iu havas (facilan) solvon?
Anticipan dankon,

Titolo: Re: Esperantoliteroj in epub-dosieroj en Sony-legilo
Afiŝo de: PaulP je 01 oktobro 2013, 09:13:21 atm
Saluton,

ne ekzistas facila solvo, eĉ ne malfacila. Almenaŭ mi ne trovis ĝin. Mi klarigu per kelkaj faktoj pri ePub-libroj. Ekzistas du specoj de ePub-libroj. Tiuj sen enkorpigitaj tiparoj, kiuj aŭtomate uzas la tiparojn (literojn) kiuj ekzistas en la legilo, kaj tiuj kun enkorpigitaj tiparoj, en kiuj do la ĝustaj literoj estas liveritaj kune kun la libro.

Se la ePub-libro, kiun vi aĉetis, havas enkorpigitajn tiparojn, Sony montros la Esperanto-literojn bone en la kuranta teksto de la libro (ne en la enhavtabelo; pri tio poste).

Se la ePub-libro ne havas tiparojn kaŝitajn en la libro mem, vi ne vidos la ĝustajn literojn per Sony-aparato. Tiu ĉi fuŝo ne rilatas nur al Esperanto, sed Sony same fuŝe montros librojn en la pola, rumana, latva, rusa, bulgara ktp.

La libroj, kiujn vi havas, estas do ePub-libroj sen tiparoj.

Kiel do solvi? La sola solvo estas, ke vi aĉetu nur Esperanto-librojn kun enkorpigitaj tiparoj. Nur tiuj bone legeblos en via Sony-aparato. Ĉiuj libroj vendataj de Flandra Esperanto-Ligo (ĝiaj propraj eldonoj, sed ankaŭ tiuj, kiujn ĝi distribuas por aliaj eldonejoj) havas enkorpigitajn tiparojn. Se vi do aĉetas libron ĉe FEL, vi scios, ke ĝi montriĝos  bone sur via ekrano (krom por la enhavtabelo, ĉe kiu Sony obstine uzas sian propran askian tiparon, kaj ne la kun la libro liveritan tiparon).

Se vi volas pli scii pri Sony-legiloj, vi povas ankaŭ legi la jenajn artikolojn:
http://www.ipernity.com/group/e-libroj/discuss/28302 (http://www.ipernity.com/group/e-libroj/discuss/28302) (ĝi iom pli detale klarigas, kion mi jam skribis supre)
http://www.ipernity.com/group/e-libroj/discuss/28514 (http://www.ipernity.com/group/e-libroj/discuss/28514) (pri la enhavtabeloj en Sony-legiloj)

Sukceson!


Titolo: Re: Esperantoliteroj in epub-dosieroj en Sony-legilo
Afiŝo de: slavneui je 01 oktobro 2013, 22:30:00 ptm
Dankon Paul,
Mi komprenas ke mi devas klopodi mem 'enkorpigi' la literaron en la unuopaj dosieroj kaj ne eblas iamaniere adapti la legilon.
Mi tenos vin informita pri miaj klopodoj.
Piet
Titolo: Re: Esperantoliteroj in epub-dosieroj en Sony-legilo
Afiŝo de: PaulP je 01 oktobro 2013, 22:45:18 ptm
Mi komprenas ke mi devas klopodi mem 'enkorpigi' la literaron en la unuopaj dosieroj kaj ne eblas iamaniere adapti la legilon.

Jes, ankaŭ tion vi povas fari. Mi rekomendas vin eksperimenti kun la programo Sigil. Sed vi ja devos lerni iom pri la strukturo de ePub libroj, pri la sintakso ktp.