+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Seminario pri aktivula maturiĝo (AMO), Hungario, 22-24 marto 2014

Ligitaj eventoj

  • Horani (H): Seminario AMO 1: 22 marto 2014 - 24 marto 2014

Aŭtoro Fadeno: Seminario pri aktivula maturiĝo (AMO), Hungario, 22-24 marto 2014  (Legita 2691 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert

AMO 1 okazos de la 22a ĝis la 24a de marto, 2014 en Horány, sur insulo en la Danubo ?. 40 km. de Budapeŝto. ĝi okazos kun du komunaj tagoj kun Junulara Esperanto-renkontiĝo (JER), renoma aranĝo de la Hungara Esperanto-Junularo (HEJ). Vidu informojn pri la ejo, atingeblo, kostoj kaj aliĝo ĉe www.jer.hu.  Tuj tie aperos ankaŭ skiza programo. Gvidontoj estos Veronika Poór (Hungario), Lu Wunsch-Rolshoven (Germanio), Petro Balaž (Slovakio), Orlando Raola (Usono) kaj Stefan MacGill (Hungario).

UEA disponigas tri stipendiojn po cent eŭrojn por faciligi la partoprenon de potencialaj aŭ nunaj aktivuloj. Tio celas unuavice junajn loĝantojn de landoj apud Hungario, kun limigita pagipovo. La retejo konigos kiel interesatoj anoncu sin. Ni turnos nin al koncernaj Landaj kaj Fakaj Asocioj por ricevi rekomendojn kaj kandidatojn: ni imagas, ke tiuj aktivuloj poste plenumos funkciojn en tiuj Asocioj, aŭ en lokaj kluboj aŭ grupoj. Kaze de stipendipetoj el Hungario, la disponigita sumo estus malpli, sed eblus akcepti pli da homoj. Kaze de apulandanoj, cent eŭroj devos sufiĉi por kovri loĝ-, program- kaj vojaĝkostojn.