+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  40a malferma tago de UEA je 10 majo 2014

Ligitaj eventoj

  • Malferma Tago UEA: 10 majo 2014

Aŭtoro Fadeno: 40a malferma tago de UEA je 10 majo 2014  (Legita 3063 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
40a malferma tago de UEA je 10 majo 2014
« je: 02 marto 2014, 12:37:40 ptm »
Kun kvar prelegoj la programo estos pli ampleksa ol kutime. Sub la titolo Interlingvistiko - ĉu nur intelekta ludaĵo?, Detlev Blanke prezentos scienc-strategiajn konsiderojn kaj kelkajn germanajn spertojn tiurilate. En sia prelego La gramatika domo de Esperanto Wim Jansen uzos la domon kaj ĝiajn konstru-aspektojn kiel metaforon por prezenti trajtojn de la Esperanta gramatiko el la vidpunkto de la funkcia gramatiko. Lige kun la 90-a datreveno de la verkistino Marjorie Boulton, tri tagojn pli frue, Humphrey Tonkin parolos pri ĝi kaj ĝia verkaro. Fine, sub la titolo Nefertito kaj eĉnatono - drameca epizodo el la egipta historio, WeraBlanke prezentos apenaŭ konatajn eventojn antaŭ 3 mil jaroj en la antikva Egiptio.

Pli da informoj en la gazetaro komuniko: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=533

La 10a de majo ankaŭ estos la lasta tago dum kiu eblas viziti la Esperanto-Libroekspozicion ĉe la Universitato de Amsterdamo, Bungehuis, Spuistraat 210.