+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Diversaj / Diversen (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Pola rapidtrajno 'IC Esperanto' ekde decembro

Aŭtoro Fadeno: Pola rapidtrajno 'IC Esperanto' ekde decembro  (Legita 3867 fojojn)

0 anoj kaj 2 Gastoj rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1313
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Pola rapidtrajno 'IC Esperanto' ekde decembro
« je: 06 oktobro 2015, 19:19:35 ptm »

La pola ŝtata fervoj-entrepreno akceptis la trajno-nomon ESPERANTO! En la fino de la voĉdonado, anoncita semajnon antaĵe, la nomo Esperanto havis 3940 voĉojn, la nomo Narew 2509 voĉojn, Bojary 200 voĉojn.

La interurba rapidtrajno "IC Esperanto" funkcios ekde decembro, kaj denove aŭdeblos la nomo Esperanto en polaj stacidomoj. (Pli frue jam funkciis trajno kun la sama nomo inter Biaŭystok kaj Warszawa, sed ĝi estis nuligita en junio 2013, ĉar uzis ĝin nesufiĉe multaj pasaĵeroj.)

KORAN DANKON AL ĉiuj voĉDONINTOJ EN LA TUTA MONDO!


Via voĉdono multe helpis en la diskonigo de Esperanto en la pola ekstermovada medio. Sen via helpo la sukceso ne estus atingita!


En https://www.facebook.com/PKP.Intercity?ref=stream estas publikigitaj la akceptitaj nomoj de ĉiuj 10 trajnoj, por kiuj fejsbukanoj voĉdonis:


1. Warszawa – Biaŭystok --> Esperanto
2. Warszawa – Olsztyn --> Kortowo
3. Warszawa – ?ód? --> Uszatek
4. Warszawa – ?ód? --> Deyna
5. Gdynia – Wroc?aw --> Bursztyn
6. Gdynia – Wroc?aw --> B?yskawica
7. Katowice – Poznaŭ --> Kozio?ki
8. Warszawa – Bydgoszcz --> ĉuczniczka
9. Warszawa – Bydgoszcz --> Kujawiak
10. Warszawa – Lublin --> Bystrzyca


Sinceran dankon al ĉiuj kunlaborintoj, voĉdonintoj!




Szilvási László (ret-info)