+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Simpozio en Novjorko pri lingvoj

Ligitaj eventoj

  • Novjorko: Simpozio pri lingvoj kaj daŭripova evoluigo: 21 aprilo 2016 - 22 aprilo 2016

Aŭtoro Fadeno: Simpozio en Novjorko pri lingvoj  (Legita 2433 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Simpozio en Novjorko pri lingvoj
« je: 25 januaro 2016, 19:43:57 ptm »


La Simpozio pri Lingvo kaj la CDE (Celoj por Daŭripova Evoluigo) okazos la 21-an kaj 22-an de aprilo ĉe 777 United Nations Plaza, Novjorko.  Kiel vi scias, Centro de Esploro kaj Dokumentado de UEA (CED) jam de kelkaj jaroj organizas tiajn simpoziojn, utiligante la rajton de UEA uzi la konferencan salonon de la domo en kiu troviĝas la UEA-oficejo.  Rezulte de bonaj kontaktoj faritaj en la simpozio de 2015, ni sukcesis kunmeti konsilan kaj organizan komitaton kiu enhavas plurajn lokajn fakulojn kaj aliajn konatajn fakulojn pri lingvoplanado kaj rilataj temoj.  Tio siavice faciligis la akiron de plia kunlaboro en la formo de aŭspicio de la Centro de Aplika Lingvistiko (Center for Applied Linguistics), kiu ankaŭ kunhelpos finance.  CAL situas en Vashintono, okupiĝas ĉefe pri lingvoedukado, kaj, kun stabo de cento da homoj, ludas influan rolon (mi mem prezidis ĝian estraron dum kelkaj jaroj; mia mandato finiĝis komence de 2015).  Kun la helpo de CAL, ni gxsajne sukcese kaptis kiel ĉefparolanton monde konatan prof. Suzanne Romaine (Oksforda Universitato).  Vi trovos ĉi-kune la alvokon por referaĵoj.  Detalojn pri la programo ni anoncos baldaŭ.  Nia progreso pasintjara konvinkis nin plilongigi la aranĝon per duontago: ni komencos en la ptm. de 21 aprilo kaj uzos la tutan tagon de 22 aprilo.  Kompreneble via ĉeesto estus tre bonvena!
 

Humphrey Tonkin tonkin@hartford.edu