+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  REVELO-tago en Münster, 23a de septembro 2017

Ligitaj eventoj

  • Münster (D): REVELO: 23 septembro 2017

Aŭtoro Fadeno: REVELO-tago en Münster, 23a de septembro 2017  (Legita 2466 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
REVELO-tago en Münster, 23a de septembro 2017
« je: 18 aŭgusto 2017, 12:44:27 ptm »
Je sabato, 23a de septembro okazos la sekvonta REVELO-tago en Münster.
 La renkontiĝejo de la Esperanto societo Münster, kiu situas proksime al la ĉef-stacio de Münster, estos je nia dispono.
 

La grupo Münster pro du kaŭzoj invitas al REVELO-tago 2017: jam delonge estas sia vico kaj la urbo
 post dekjara paŭzo per la „Skulptaĵprojekto 2017“ (la „malgranda Documenta “) allogas artinteresitajn
 vizitantojn.
 Nia programo estos
 a) matene 10.00  alveno la teatropedagogia centro (TPZ), Achtermannstr. 24, 48143 Münster
b) prezenta prelego pri la art-ekspozicio "Skuptur Projekte"
 c) 11.00 REVELO-membrokunveno
 d) komune tagmanĝi 13.00-14.00 h (atendas nin restoracieto „Prütt-Café” ,proksime de la stacidomo, kiu ofertas krom kafon ankaŭ rekomendindajn vegetarajn menuojn – necesas antaŭ mendo!) kaj
 e) posttagmeze ek de 14.00  inspekti kelkajn instalitajn artobjektojn (ĉar ili estas vaste distribuitaj trans la
 urbocentron ni okazigos rondveturon per pruntitaj aŭ propraj bicikloj).

Pliajn informojn pri la programo, detalan vojpriskribon kaj menukarton mi volonte sendos al vi.
Por la organizo de la tago, la komuna tagmanĝo, eventuala bicikumado ktp.,
bv. aliĝi ĝis la 9a de septembro.
Mi ĝojus renkonti vin en Münster!

petra.dueckershoff(a)web.de