Ĝenerale / Algemeen > Alvokoj / Oproepen

Volontuloj bonvenas!

(1/2) > >>

Lodchjo:
En la esperantodomo regule bonvenas volontuloj por diversaj taskoj. Ekzemple:
* finpretigo de revuoj (vinkti, faldi, ...)

* ĝisdatigo de katalogo de la biblioteko
* provlegado de la TTT-ejo de FEL (povas okazi de hejme)

* modernigi informmaterialon
* renovigo de la Esperantodomo (tapeti, farbi, ...)

* ...Vi povas kontakti la sekretarion de FEL por interkonsenti: sekretario(che)fel.esperanto.be.

Herman Deceuninck:
Kial ne publikigi ankau en retejo/katalogo de loka (flandra) asocio por volontuloj (vrijwilligerscentrale ?).

PaulP:

--- Citaĵo de: verda vojo je 13 novembro 2012, 16:52:23 ptm ---Kial ne publikigi ankaŭ en retejo/katalogo de loka (flandra) asocio por volontuloj (vrijwilligerscentrale ?).

--- Fini citaĵon ---

FEL aperas en tiaj listoj, kaj fojfoje ne-esperanto-parolanto anoncas sin.

Roland Rotsaert:
Mi emis respondi al verda vojo: ne nur proponu, sed agu (sed jam estas farita).

Atentu tamen ke la volontula laboro en Flandrio tute burokratiĝis: legu la leĝojn kaj regulojn je http://www.vrijwilligerswerk.be Se asocio volas akcepti kaj gvidi siajn volontulojn tute laŭregule, iu persono (volontuloĝ) devos dediĝi multajn horojn al tio kaj do havos malpli da tempo por sia normalaj taskoj.

Praktike, mi nur vidas du branĝojn kie la volontula laboro bone funkcias:

- la grand(eg)aj asocioj, kiuj havas fakulo(j)n por zorgi ke ĉio okazas laŭregule,
kaj
- la etaj asocioj, kiuj ne atentas la leĉaron kaj kie laboras la veraj volontuloj, kiuj ne postulas kontrakton, kompensojn, ktp. sed aktivas ĉar ili ŝatas aktivi.

Konkrete por FEL: necesus unue aktualigi la taskoliston kaj trovi personon kiu kapablas akcepti kaj gvidi novajn volontulojn. La diskonigo unualoke okazu tra niaj propraj revuoj.

Pilgrimo:
(por restartigi la temon): efektive, la legxoj pri volontumado estas tre komplikaj kaj burokrataj. Mi scias ke mi, senlaborulo, teorie ne rajtas fari ion ajn kiel volontulo, sen la aprobo de RVA, kiu demandus tre precizan tasko-liston kaj -klarigon.
Studinte la legxoj antaux kelkaj jaroj, mi fakte ecx konstatis ke FEL kaj la grupoj ne estas 'en ordo' pro multaj aferoj kaj volontuloj, same kiel multaj aliaj asocioj...

Navigado

[0] Fadenlisto

[#] Sekva paĝo

Plena versio