+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Komune festi la Novan Jaron

Ligitaj eventoj

  • 11-a Novjara Renkontiĝo (NR) en Xanten: 27 decembro 2012 - 03 januaro 2013

Aŭtoro Fadeno: Komune festi la Novan Jaron  (Legita 3665 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Ludoviko

  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 3
Komune festi la Novan Jaron
« je: 31 marto 2012, 13:38:08 ptm »
"Komune festi la Novan Jaron"

Ni invitas vin partopreni en la dekunua Novjara renkontiĝo (NR), ĉi-foje en Xanten (meze inter Essen/Ruhr kaj Nijmegen). Ni ŝatos denove ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj. Multaj estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni sincere bonvenigos homojn pli aŭajn kaj pli junajn.
 Ni denove aparte invitas junulojn kaj junajn plenkreskulojn inter 14 kaj 35 jaroj al la Novjara Internacia Semajno.
 
4-a Novjara Internacia Semajno (NIS)

Kiel speciala programparto okazos la kvara Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj.  Dum la pasintaj fojoj venis trideko da junuloj kaj junaj plenkreskuloj kaj multaj ŝatis la komunan aranĝon. Ni do planas plu establi NIS-on kiel aranĝon por tiu celgrupo ĉe la okcidenta limo de Germanio - eble iam ankaŭ en najbara lando.
 
Internacia partoprenantaro

En la pasintaj "Novjaraj renkontiĝoj" (NR) ĉeestis inter 120 kaj 195 partoprenantoj; ili aŭis inter du monatoj kaj okdeko da jaroj. Partoprenas trideko da familioj kun ?. kvindek infanoj; krome ĉeestas kvindeko da unuopuloj kaj paroj sen infanoj. Ili loĝas en dekkvino da landoj - feliĉe la plimulto venas el eksterlando kaj tio kreas bele internacian etoson.


Venu komune festi la Novan Jaron dum la 11-a Novjara renkontiĝo en Xanten!

Plu legu ĉe http://www.esperantoland.org/nr .