+  Esperanto-forum
|-+  Pri la forumo / Betreft het forum
| |-+  Demandoj pri la forumo / Vragen over het forum (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  ĉu ekzistas Esperantoklavaro por MAC komputiloj?

Aŭtoro Fadeno: ĉu ekzistas Esperantoklavaro por MAC komputiloj?  (Legita 10150 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Albert1

  • Gasto
ĉu ekzistas Esperantoklavaro por MAC komputiloj?
« je: 06 aprilo 2012, 19:01:04 ptm »
En Tiu ĉi forumo eblas uzi la verajn esperantajn ĉapelitajn literojn!
eĉ per MAC-komputilojn!
Vidu:
https://sites.google.com/site/supersignu/hejmo/apple-mac/Plena-Esperanta-Klavaro
 

Ensalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: ĉu ekzistas Esperantoklavaro por MAC komputiloj?
« Respondo #1 je: 07 aprilo 2012, 09:13:23 atm »
Mi ne estas Mac-uzanto kaj verŝajne neniam estos, sed mi estis scivolema kaj rigardis la paŭaron. En ĝi ankaŭ estas eroj por aliaj mastrumaj sistemoj, sed por Windows plejparte estas malplenaj paŝoj. Nur pri 'Tajpi' etas detaloj. Mi jam delonge uzas 'Ek' kaj kvankam ĝi havas kelkajn mankojn, mi verŝajne daŭre uzos ĝin.

Albert1

  • Gasto
Re: ĉu ekzistas Esperantoklavaro por MAC komputiloj?
« Respondo #2 je: 08 aprilo 2012, 02:48:22 atm »
---8<---
... sed por Windows plejparte estas malplenaj paŝoj.
---8<---
Por Windows XP, 2000, Vista, Windows 7, 32-bitoj kaj 64-bitoj, oni povas uzi la AZERTY-klavaron, adaptita al la Esperantaj literoj kiel priskribita sur tiu-ci paŝo: http://albertclaesen.be/esperanto/kapjesletters.html.
aŭ oni povas adapti aliajn klavarojn per la sama, senpaga programo de Windows: 'Keybord Layout Creator'.

Elsalutinta Nikolao

  • Progresinto
  • **
  • Afiŝoj: 52
  • Sekso: Vira
    • Esperantista Brusela Grupo
Re: ĉu ekzistas Esperantoklavaro por MAC komputiloj?
« Respondo #3 je: 08 aprilo 2012, 18:17:14 ptm »
Saluton,

Jes ja ekzitas pluraj
Jen unu se vi laboras per QWERTY
http://www.options4.com/options/software/keyboards.html

Jen unu se vi laboras per AZERTY
http://michaellanglois.org/it/french-keyboard-with-diacritics-11a-mac_clavier-francais-diacrite-11a-mac

Mi mem laboras per AZERTY do mi havas version kreita el normala Belga AZERTY klavaro far de amiko.
ĝi ebligas uzi la ^ (morta klavo) super c g h j s kaj la ŭ oni obtenas per "alt + q".
ĝi funkcias tre tre bone.

se tiu lasta interesas vin sendu al mi retmesaĝon : nikolao147 ĉe gmail.com

Vi ankaŭ povas modifii kiun ajn klavaro per programo Ukulele, kiun vi trovos tie http://scripts.sil.org/ukelele

Ankaŭ ekzistas ebleco por iPad, iPhone kaj iPod
http://ipont.jubilo.ca/ip/  aŭ  http://itunes.apple.com/us/app/id391600511

ĝis

Nikolao
« Lasta redakto: 08 aprilo 2012, 19:58:00 ptm de Nikolao »

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: ĉu ekzistas Esperantoklavaro por MAC komputiloj?
« Respondo #4 je: 09 aprilo 2012, 15:08:29 ptm »
Fakte por Mac-komputiloj oni tute ne bezonas iun programon. Alt-6 donas la ĉapelon, kaj poste vi tajpu la c, la g ktp. kaj preta. Simile por la ŭ: vi tajpas Alt-b plus u kaj la Esperanto-litero aperas. Nur se tio estas tro pena por vi, kaj vi volas ekzemple, ke la ? troviĝu sur la klavo "q", tiam vi devas instali specialan programeton. Ekzistas ankaŭ programetoj, kiuj transformas "cx" al ĉ kaj simile.